“Mi petos, ”konsentis Doroteo.

Ili foriris el la gardenoj kaj eniris belan grandan akceptejan halon, kie ricaj tapisoj estis etenditaj sur la kahelaj plankoj kaj la mebloj estis belege cizitaj kaj ornamitaj per juveloj. La sego de la Rego estis neordinare bela meblo, havante la formon de argenta lilio kies unu folio estis faldita por esti la sidloko. La argento estis tute dike ornamita per diamantoj kaj la sidejo estis remburita per blanka sateno.

“Ho, kia grandioza sego! ”kriis Doroteo, kunfrapante siajn manojn admire.

“Cu ne? ”respondis la Rego ?ere. “Gi estas mia plej amata sidilo, kaj mi opinias ke gi precipe konvenas por mia koloro. Pri tio: bonvolu peti al Glinda ke mi rajtu konservi ci tiun lilisegon post mia foriro. ”

“Gi ne bone taugus en truo en la tero, cu? ”si sugestis.

“Eble ne; sed mi kutimigis sidi sur gi kaj mi deziras kunpreni gin, ”li respondis. “Sed, jen venas la gesinjoroj de la kortego; do bonvolu sidi apud mi kaj mi prezentos vin. ”