“Ne mirigas ke oni nomas vin la Saga Birdotimigilo,” respondis Cifoneroj.

“Kiam vi venos al la Smeralda Urbo mi revidos vin,” pludiris la Birdotimigilo. “Guste nun mi intencas viziti malnovan amikinon —ordinaran junulinon nomatan

Zingibro —kiu promesis refarbi por mi mian maldekstran orelon. Eble vi jam rimarkis ke la farbo sur mia maldekstra orelo dispecigis kaj fadis, kaj tio mise ?kas mian auskultokapablon tiu ?anke. Zingibro ciam riparas min kiam mi trivigas pro la vetero.”

“Kiam vi anticipas reiri al la Smeralda Urbo?”demandis la Vilulo.

“Mi estos tie civespere, car mi multe volas longe konversacii kun F-ino Cifoneroj. Kion vi opinias, Segcevalo; cu vi pretas por rapida kuro?”

“Kion vi volas, tion mi volas,”respondis la ligna cevalo.

Do la Birdotimigilo grimpis al la juvelita selo kaj gestis per sia capelo, kaj la Segcevalo ekforkuris tiom rapide ke ili jam post nur momenteto ne plu estis videblaj.

Capitro 14. Ojho malobeas leghon

“Kia kurioza viro,” komentis la Mangtula knabo, post kiam la grupo rekomencis sian veturon.

“Kaj vere kompleza kaj gentila,”aldonis Cifoneroj, kapjesante. “Mi opinias lin la plej bela viro kiun iam mi vidis post mia vivigo.”

“Ago bela, homo bela,” citis la Vilulo;“sed ni agnosku ke neniu vivanta birdotimigilo estas pli bela. La cefa merito de mia amiko estas ke li estas granda pensisto, kaj en Oz oni opinias ke estas sage obei liajn konsilojn.”

“Mi ne rimarkis cerbon en lia kapo,”observis la Vitra Kato.

“Oni ne povas vidi gin funkcii, sed gi ja enestas,” deklaris la Vilulo. “Mi mem ne multe ?dis lian cerbon, kiam unue mi venis al Oz, car carlatana Sorcisto donis gin al li; sed mi baldau konvinkigis ke la Birdotimigilo vere estas saga; kaj, krom se lia cerbo sagigas lin, tia sageco estas neklarigebla.”

“Cu la Sorcisto de Oz estas carlatano?”demandis Ojo.

“Ne nun, sed jes antaue, sed li reformis sin kaj nun asistas Glindan la Bonan, kiu estas la Rega Sorcistino de Oz kaj la sola persono permesata uzi magion au sorcadon.

Glinda instruis al nia maljuna Sorcisto multajn lertajojn, tiel ke li ne plu estas carlatano.”

Ili plumarsis silente dum kelka tempo kaj poste Ojo diris:

“Se Ozma malpermesos ke la Kurbiginta Magiisto revivigu Oncjon Noncjon, kion mi faru?”

La Vilulo kapneis.

“Tiuokaze vi nenion povos fari,”li diris. “Sed ne jam perdu esperon. Ni iros al Princino Doroteo kaj informos al si pri viaj problemoj, kaj poste ni lasos sin paroli al Ozma.

Doroteo havas la plej amoplenan koreton en la mondo, kaj si mem spertis tiom da problemoj ke si nepre simpatios kun vi.”

“Cu Doroteo estas la knabineto kiu venis ci tien el

Kansas?”demandis la knabo.

“Jes. En Kansas si estis Doroteo Gale. Mi antaue konis sin tie, kaj si venigis min al la Lando Oz. Sed nun Ozma faris sin Princino, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko de Doroteo ankau estas ci tie.”Nun la Vilulo faris longan gemon, kaj poste li pludiris:“Jen stranga lando, la Lando Oz, sed mi amas gin malgrau tio.”

“Kio pri gi estas stranga?”demandis Cifoneroj.

“Nu, ekzemple, vi,”diris li.

“Cu en via propra lando vi ne vidis knabinojn egale belajn?”si demandis.

“Neniujn egale belege buntajn,”li agnoskis. “En Usono knabino plenigita per katuno ne estus vivanta, nek iu inspirigus fari knabinon el mikscifona litokovrilo.”

“Kia stranga lando nepre estas Usono!”si kriis tre surprizite. “La Birdotimigilo, kiu lau vi estas saga, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo kiun iam li vidis.”

“Mi scias;kaj eble tiel estas —lau la vidpunkto de birdotimigilo,”respondis la Vilulo;sed kial li ridetis dirante tion ne povis diveni Cifoneroj.

Proksimigante al la Smeralda Urbo la veturantoj plenigis per admiro pri la belega pejzago kiun ili vidas. Tre belaj domoj staris ambau ?anke de la vojo kaj ciu havis antau si verdan gazonon kiel ankau belan ?orgardenon.

“Post unu horo,”diris la Vilulo, “ni ekvidos la murojn de la Rega Urbo.”

Li antaumarsadis, kun Cifoneroj, kaj malantau ili marsis la Vuzo kaj la Vitra Kato. Ojo postrestis iom, car malgrau la avertoj ricevitaj la okuloj de la knabo rigardadis la foliplantojn kiuj borderis la vojon el ?avaj brikoj kaj li fervore volis trovi cu vere ekzistas tia planto kia sesfolio.

Subite li ekhaltis kaj klinis sin por ekzameni la teron pli atente. Jes;jen ?ne planto kun ses large etendigantaj folioj.

Li zorge kalkulis ilin, por certigi. Post momento lia koro saltis pro gojo, car jen unu el la valorajoj por kiuj li venis — objekto kiu helpos revivigi karan Oncjon Noncjon.

Li rigardetis antauen kaj vidis ke neniu el liaj kunuloj rerigardas. Nek estis iuj aliaj personoj apude, car ili estis meze inter du domoj. La tento estis nerezisteble forta.

“Mi eble sercus dum multaj semajnoj sen trovi alian sesfolion,”li diris al si, kaj rapide plukinte la tigon de la planto li metis la valoran sesfolion en sian korbon kaj kovris gin per la aliaj kunportatajoj. Poste, penante aspekti kvazau nenio okazis, li antauenkuris kaj reestis kun siaj kamaradoj.

La Smeralda Urbo, kiu estas la plej grandioza kaj ankau la plej bela urbo en kiu ajn felando, estas cirkauata de alta dika muro el verda marmoro, glatige polurita kaj inkrustita per brilantaj smeraldoj. Estas kvar enirejoj, unu frontanta la Mangtulan Landon, unu frontanta la Landon de la Palpbrumoj, unu frontanta la Landon de la Kveluloj kaj unu frontanta la Landon de la Gilikuloj. La Smeralda Urbo situas precize en la centro de tiuj kvar gravaj landoj de Oz. La enirejoj havis barilojn el pura oro, kaj ambau ?anke de ciu enirejo estis altaj turoj, de kiuj ?irtis gajaj standardoj. Aliaj turoj trovigis laulonge de la muroj, kiuj estis su ?ce largaj por ke oni marsu kvarope sur ili.

Tiu cirkauanta muro, tute verda kaj ora kaj brilanta pro valoraj gemoj, estis vere mirinda vidajo por niaj veturantoj, kiuj unue rigardis gin de la supro de monteto; sed preter la muro estis la vasta urbo kiun gi cirkauas, kaj centoj da juvelitaj spajroj, kupoloj kaj minaretoj, de kiuj pendis ?agoj kaj standardoj, vidigis alte super la turoj de la enirejoj. En la centro de la urbo niaj amikoj povis vidi la suprojn de multaj grandiozaj arboj, kelkaj preskau egale altaj kiel la spajroj de la konstruajoj, kaj la Vilulo informis ilin ke tiuj arboj estas en la regaj gardenoj de Princino Ozma.

Ili staris longatempe sur la supro de la monteto, plenigante siajn okulojn per la grandiozeco de la Smeralda Urbo.

“He-e-e!”kriis Cifoneroj, kunpremante siajn manojn ekstaze, “tio estos su ?ca logejo por mi, tute certe. Ne plu la Mangtula Lando por ci tiuj ?ikajoj —kaj ne plu la Kurbiginta Magiisto!”

“Sed, vi apartenas al D-ro Pipt,”respondis Ojo, rigardante sin miroplene. “Oni faris vin kiel servistinon, Cifoneroj, do vi estas persona posedajo kaj ne via propra mastrino.”

“Fu al D-ro Pipt!Se li volas min, li venu ci tien por preni min. Mi ne propravole reiros al lia ejo;tio estas certa.

Nur unu ejo en la Lando Oz estas tauga logejo, kaj gi estas la Smeralda Urbo. Gi estas bela!Gi estas preskau egale bela kiel mi, Ojo.”

“En ci tiu lando,”komentis la Vilulo, “oni logas tie, kie ordonas nia Reganto. Ne konvenus ke ciuj logu en la Smeralda Urbo, sciu, car kelkaj devas plugi la teron kaj kreskigi grenojn kaj fruktojn kaj legomojn, dum aliaj hakas lignon en la arbaroj, au ?skaptas en la riveroj, au pastas la safojn kaj la brutojn.”

“Povruloj!”diris Cifoneroj.

“Mi emas opinii ke ili estas pli felicaj ol la urbologantoj,”respondis la Vilulo. “Ekzistas ia libereco kaj sendependeco en kamparlogado kiun ec ne la Smeralda Urbo povas provizi. Mi scias ke multaj urbanoj volonte reirus al la kamparo. La Birdotimigilo logas en la kamparo, kaj ankau la Stana Lignohakisto kaj Jocjo Kukurbokapo; sed tiu trio estus bonvenaj logantoj en la palaco de Ozma se ili volus. Tro da impono tedas, sciu. Sed, se ni atingu la Smeraldan Urbon antau la sunsubiro, ni rapidu, car gi ankorau estas tre for.”