Kiun similas Gudvin?

Kiam Leono refortigis, la tuta kompanio gaje ekpasis sur mola verda herbo. Tiel ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj gojis al gi kvazau al kara malnova amiko.

Baldau lau la flankoj de la vojo aperis belaj plektobariloj, trans ili estis farmulaj dometoj, kaj sur kampoj laboris viroj kaj virinoj. La plektobariloj kaj domoj estis farbitaj en belan helverdan koloron kaj la homoj portis verdajn vestojn.

— Ehe, sekve, komencigas Smeralda Lando, — diris Fera Hakisto.

— Kial? — demandis Timigulo.

- Cu vi ne scias, ke la smeraldo estas verda?

— Mi nenion scias, — fiere respondis Timigulo. - Sed kiam mi ekhavos cerbon, tiam mi cion scios!

La logantoj de Smeralda Lando estis ne pli altaj ol la Maculoj. Sur la kapoj ili havis la similajn largrandajn capelojn kun akra pinto, sed sen la argentaj tintiloj. Sajnis, ke ili estis ne salutemaj: neniu venis al Elli kaj ec defore ne turnis sin por demandi ion. Fakte ili simple timis la grandan minacan Leonon kaj malgrandan Totocjon.

— Mi opinias, ke ni devos tranokti en kampo, — notis Timigulo.

— Sed kiel mi volas mangi! — diris la knabino.- La fruktoj ci tie estas bonaj, tamen ili tedis al mi tiel, ke mi ne povas vidi ilin, mi ciujn ilin sangus kontrau krusto de pano, kaj Totocjo tute maldikigis… Kion vi, kompatinda, mangas?

— Ion, kion mi trovas… — eviteme respondis la hundeto.

Li tute ne volis konfesi, ke ciunokte akompanis Leonon dum la casado kaj nutris sin per restajoj de lia casajo.

Ekvidinte dometon, sur kies peroneto staris la mastrino, kiu aspektis pli salutema ol la aliaj logantinoj de la vilago, Elli decidis peti lokon por tranokti. Si lasis la amikojn antau la barilo kaj kurage venis al la peroneto. La virino demandis:

— Kion vi volas, infano?

— Bonvolu enlasi nin por tranokti!

— Sed kun vi estas leono!

— Ne timu lin: li estas dresita, kaj krome li estas poltrono!

— Se tio estas vera, eniru, — respondis la virino, — vi ricevos vespermangon kaj litojn.

La kompanio venis en la domon, miriginte kaj timiginte la infanojn kaj la mastron. Kiam pasis la komuna timo, la mastro demandis:

— Kiuj vi estas kaj kien iras?

— Ni iras en Smeraldan Urbon, — respondis Elli, — kaj ni volas viziti Grandegan Gudvin.

- Cu vere? Cu vi certas, ke Gudvin volos vidi vin?

— Sed kial ne?

— Vidu, li neniun akceptas. Mi multfoje vizitis Smeraldan Urbon, tio estas mirakla kaj belega loko, sed mi neniam sukcesis vidi Grandegan Gudvin, kaj mi scias, ke neniu iam vidis lin…

- Cu li neniam eliras?

— Ne. Nokte kaj tage li sidis en la granda trona salono de sia palaco, kaj ec tiuj kiuj servas al li ne vidas lian vizagon.

— Kiun li similas?

— Estas malfacile diri tion, — penseme respondis la mastro.- La afero jenas, ke Gudvin estas grandega sagulo kaj povas akcepti iun ajn aspekton. Foje li aperas aspektante kiel birdo au elefanto, sed alifoje surprize transformigas en talpon. Aliaj vidis lin en aspekto de fiso au muso kaj en cia alia aspekto, en kiun li decidas transformigi. Sed kia estas lia vera aspekto — neniu scias.

— Tio estas mirinda kaj timinda, — diris Elli.- Sed ni provos lin viziti, car aliokaze nia vojago estus vana.

— Por kio vi volas viziti Gudvin la Teruran? — demandis la mastro.

— Mi volas peti, ke li donu iomete da cerbo por mia pajla kapo, — respondis Timigulo.

— Ho, tio estas vera bagatelo por li! Li havas cerbojn pli multe ol li mem bezonas. Kaj ili ciuj estas ordigitaj lau paketoj, en ciu paketo estas aparta speco.

— Sed mi volas, ke li donu al mi koron, — eldiris Hakisto.

— Ankau tio ne estas malfacila, — respondis la mastro, ruzete palpebruminte. - Sur lia snureto sekigas la tuta kolekto de koroj ciuformaj kaj ciuampleksaj.

— Kaj mi volus ricevi de Gudvin bravecon, — diris Leono.

— Gudvin havas en la trona salono grandan poton da braveco, — deklaris la mastro. - Gi estas kovrita per ora kovrilo, kaj Gudvin kontrolas, por ke la braveco ne elbolu trans la randon. Certe, li kun plezuro donos al vi porcion.

La tri amikoj, auskultante la detalajn klarigojn de la mastro ekgojegis kaj kun kontentaj ridetoj rigardis unu alian.

— Sed mi volas, — diris Elli, — ke Gudvin revenigu min kun Totocjo en Kansason.

— Kie estas Kansaso? — demandis la mirigita mastro.

— Mi ne scias, — malgaje respondis Elli. - Sed tio estas mia patrujo, kaj gi devas ie ekzisti.

— Do mi certas, ke Gudvin trovos por vi Kansason. Tamen komence necesas viziti lin, sed tio ne estas facila tasko. Gudvin ne satas sin montri, kaj, versajne, li havas por tio konsiderojn, — aldonis la mastro flustre kaj rigardis cirkauen, kvazau li timus, ke Gudvin tuj elsaltos elsub la lito au el la sranko.

Ciuj iomete ektimis, kaj Leono apenau ne foriris sur la straton: li opiniis, ke tie estas pli sekure.

La vespermango estis surtabligita, kaj ciuj sidigis ce la tablon. Elli mangis carman fagopiran kacon, kaj ovajon, kaj nigran panon; kaj tre gojis al tiuj mangajoj, kiuj memorigis al si la malproksiman patrujon. Ankau al Leono oni donis la kacon, sed li mangis gin kun abomeno, kaj diris, ke tio estas mangajo por la kunikloj, sed ne por la leonoj. Timigulo kaj Hakisto nenion mangis, sed Totocjo formangis sian porcion kaj petis ankorau unu.

La virino enlitigis Elli, kaj Totocjo lokis sin apud sia malgranda mastrino. Leono sternis sin apud la sojlo de la cambro kaj gardis, por ke neniu eniru, Fera Hakisto kaj Timigulo staris dum la tuta nokto en angulo, de tempo al tempo flustre konversaciante.

La grandega kaj terura