Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono svebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn.

El angulo eksonis la voco:

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min?

— Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por farigi la rego de la bestoj, kiel ciuj min nomas.

— Helpu forpeli Bastinda el Viola Lando, kaj la tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi ciam restos poltrono. Mi ensorcos vin, kaj vi timos ec la musojn kaj ranojn!

Incitita Leono komencis steliri al Globo, por kapti gin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmugis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun arangis al li Gudvin.

— Kio okazos al ni plue? — malgaje demandis Elli.

— Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin, — diris Leono.

— Sed kio okazos, se ni ne sukcesos? — oponis la knabino.

— Mi neniam ricevos bravecon, — respondis Leono.

— Mi neniam ricevos cerbon, — diris Timigulo.

— Mi neniam ricevos koron, — aldonis Hakisto.

— Kaj mi neniam revenos hejmen, — eldiris Elli kaj ekploris.

— Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontrau li, — finis Totocjo.

Poste Elli visis la larmojn kaj diris:

— Mi provos! Sed mi certas, ke ec por ciuj bonoj de la mondo, mi ne audacos levi manon kontrau Bastinda.

— Mi iru kun vi, — diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontrau la malica sorcistino, sed eble mia helpo estos utila por vi.

— Ankau mi iru, — diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: car mi estas tro stulta!

— Mi ne havas sufice da fortoj por ofendi Bastinda, malgrau ke si estas treege aca virino, — diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj!

— Do, Totocjo, — grave deklaris la hundeto, — Totocjo, certe, neniam lasas la amikojn en embaraso.

Elli fervore dankis la fidelajn amikojn.

Ili decidis foriri frumatene morgau.

Fera Hakisto akrigis la toporon, zorgeme lubrikis ciujn artikojn kaj plenigis gis la kovrilo la lubrikilon per la plej bona oleo. Timigulo petis stopi lin per fresa pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, buson kaj orelojn, kiuj senkolorigis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj mangajoj. Si kombis la hararon de Totocjo kaj ligis al lia kolo argentan tintilon.

Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu logis en la malantaua korto.