"Ho! Estis terure!"

"Neniam mi vidis ion pli teruran," konsentis Pon.

"Kaj ili glaciigis la koron de Gloria; tiel ke nun si ne povos ami vin."

"Nu, ili glaciigis sian koron, estas vere," agnoskis Pon, "sed mi esperas povi degeligi gin per mia amo." "Kie estas Gloria, lau via supozof" demandis la knabino, post pauzo.

"Si foriris el la domo de la sorcistino tuj antau ni. Eble si reiris al la kastelo de la Rego," li diris.

"Mi estas preskau certa ke si komencis marsi lau alia direkto," deklaris Trot. "Mi rigardis trans mian sultron dum mi kuris, por vidi kiom proksimaj estas la sorcistinoj, kaj mi estas certa ke mi vidis Glorian pasadi malrapide norden."

"Do ni cirkliru tiudirekten," proponis Pon, "kaj eble ni renkontos sin."

Trot konsentis al tio kaj ili foriris de la arbareto kaj komencis cirkle iri norden, kaj tiel ili reproksimigis pli kaj pli al la domo de olda Palpebrumnjo. La Fisorcistino ne suspektis tiun direktosangon, do kiam si atingis la arbareton si trairis kaj plumarsis.

Pon kaj Trot atingis lokon malpli ol kilometron for de la domo de la sorcistino kiam ili ekvidis Glorian marsi ilidirekten. La Princino movigis tre digne kaj tute ne montris haston, si tenis sian kapon alta kaj rigardis nek dekstren nek liven.

Pon antauenkuris, eltenante siajn brakojn kvazau por cirkaubraki sin kaj kriante dolcajn nomojn al si. Sed Gloria rigardis lin fride kaj forpusis lin per aroganta gesto. Je tio la povra knabo de 1 gardenisto surgenuigis kaj kasis sian vizagon per siaj brakoj, larmante amare; sed la Princinon tute ne kortusis lia mizero. Apreterpasante lin si altiris siajn jupojn, kvazau por malebligi ke ili tusos lin, kaj poste si marsis iom lau la vojo kaj ekhezitis, kvazau necerta pri kien poste iri.

Troton malfelicigis la plorado de Pon kaj si indignis car Gloria tiel mistraktis lin. Sed si memoris la kialon.

"Mi kredas ke via koro tutcerte glaciigis," si diris al la Princino. Gloria kapjesis solene, kvazau responde, kaj post tio turnis sian dorson al la knabineto. "Cu vi ne povas ec iomete ami minf" demandis Trot, duonplede.

"Ne," diris Gloria.

"Via voco sonas kvazau fridujo," gemis la knabineto. "Mi ege bedauras pro vi, car vi estis dolca kaj afabla al mi antau ol ci cio okazis. Vi mem ne kulpas, kompreneble; sed estas ace, malgrau tio."

"Mia koro glaciigis kontrau cia homamo," anoncis Gloria trankvile. "Mi ec ne amas min."

"Domage," diris Trot, "car, se vi ne povas ami aliulon, ne eblas ke aliulo amu vin."

"Mi amas!" kriis Pon. "Mi ciam amos sin."

"Nu, vi estas nur knabo de gardenisto," respondis Trot, "kaj mi neniam alte estimis vin, jam dekomence. Ami povas ami la malnovan Princinon Glorian, kiu havis varman koron kaj bonan konduton, sed ci tiu frosttremigas min."

"Nur pro sia glacia koro," diris Pon.

"Suficas," insistis Trot. "Car sia koro ne estas sufice granda por surglitludoj, sajnas al mi ke si ne povus esti utila por io ajn. Amiaflanke, mi penos trovi Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilcjon."

"Mi akompanos vin," decidis Pon. "Estas evidente ke Gloria ne plu amas min kaj ke sia koro estas tro rigide glaciigita por ke mi povu degeligi gin per mia propra amo; tial estos pli bone ke mi helpu vin trovi viajn amikojn."

Dum Trot ekkomencis, Pon denove rigardetis petege al la Princino, kiu reciprokis per frida gapado. Do li sekvis la knabineton.

Kaj la Princinof Nu, si dummomente hezitis kaj poste turnis sin lau la sama direkto kiel la aliaj, sed marsis multe pli lante. Baldau si audis piedpasojn malantau si, kaj jen venis Gugli-Gu, iom senspira pro kurado.

"Haltu, Gloria!" li kriis. "Mi venis rekonduki vin al mia domego, kie ni geedzigos."

Si rigardis lin miroplene dum momento, poste malestime gestis per sia kapo kaj plu marsis. Sed Gugli-Gu restis apud si.

"Kion tio signifasf" li kolere diris. "Cu vi ne trovis ke vi ne plu amas tiun knabon de gardenisto, kiu staris inter nif"

"Jes; mi trovis tion," si respondis. "Mia koro estas glaciigita kontrau ciaj homamoj. Ami ne povas ami vin, nek Ponon, nek la kruelan Regon mian onklon, nek ec min. Foriru, Gugli-Gu, car mi tute ne edzinigos kun iu ajn."

Li haltis pro senespero audinte tion, sed post plia minuto li kriis kolerege:

"Vi devas edzinigi kun mi, Princino Gloria, negrave cu au ne vi volas! Mi pagis glaciigi vian koron; mi ankau pagis la Regon por ke li permesu nian geedzigon. Se vi nun rifuzos min, tio signifos ke mi estas rabita — rabita — ke miaj valoregaj mono kaj juveloj estas stelitaj!"

Li preskau ploris pro malespero, sed si ridis per frida amara rido kaj pluiris. Gugli-Gu penis kapti sian brakon, eble por reteni sin, sed si ekturnis sin kaj batis lin tiel forte ke li renversigis en fosajon apud la vojo. Tie li kusis longatempe, duone kovrite de kota akvo, kun la kapo turniganta pro surprizo.

Fine la maljuna kortegano starigis, gutante, kaj grimpis el la fosajo. La Princino estis for; do, murmurante vengajn minacojn kontrau si, kontrau la Rego, kaj kontrau olda Palpebrumnjo, maljuna Gugli-Gu lamis reire al sia domego por ke oni purigu la koton de liaj multekostaj veluraj vestoj.

Capitro 15

Trot Renkontas la Birdotimigilon

Trot kaj Pon transiris multajn kilometrojn da tero, sercante tra arbaroj, en kampoj kaj en multaj el la vilagetoj de Omenlando, sed ili ne povis trovi ec spureton de Kap'tano Vilcjo nek de Buton-Brilo. Fine ili pauzis apud maizkampo kaj sidigis sur mur-stupetaron por ripozi. Apon prenis kelkajn pomojn el sia poso kaj donis unu el ili al Trot. Li komencis mem mangi alian, car estis la horo por ilia lunco. Kiam lia pomo estis finmangita Pon jetis la kernon en la kampon.

"Cuk-cuk! diris nekonata voco. "Pro kio vi batas mian okulon per pomkernof"

Starigis la formo de la Birdotimigilo, kiu kasis sin en la maizkampo dum li ekzamenis Ponon kaj Troton kaj decidis cu au ne ili estas helpindaj.

"Pardonu min," diris Pon. "Mi ne sciis ke vi estas tie."

"Sed kial vi estis tief" demandis Trot.

La Birdotimigilo antauenpasis per mallertaj pasoj kaj staris antau ili.

"Ha, vi estas la knabo de 1 gardenisto," li diris al Pon. Li turnis sin al Trot. "Kaj vi estas la knabineto kiu venis al Omenlando rajdante sur granda birdo, kaj kiu misfortune perdis sian amikon Kap'tanon Vilcjon, kaj sian amikon Buton-Brilon."

"Sed kiel vi sciis cion cif" si demandis.

"Mi scias multon," respondis la Birdotimigilo, palpebrumante al si komike. "Miaj cerbajoj estas de la Zorge-Miksita, Duoble-Distilita, lt-Efika speco kiun faras la Sorcisto de Oz. Li mem agnoskas ke mia cerbo estas la plej bona kiun iam li faris."

"Mi kredas ke mi audis pri vi," diris Trot malrapide, dum si okulekzamenis la Birdotimigilon tre interesate; "sed antaue vi logis en la Lando Oz." "nkorau nun," li respondis gaje. "Mi jus transiris la montojn el la Kvelula Lando por trovi cu mi povos iel helpi vin."

"Cu minf" demandis Pon.

"Ne, la fremdulojn el la granda mondo. Sajnas ke ili bezonas prizorgon."

"Mi mem faras tion," diris Pon, iomete sengracie. "Se vi pardonos mian diron, mi ne komprenas kiel Birdotimigilo kun pentritaj okuloj povas prizorgi iun."

"Se vi ne komprenas tion, vi estas pli blinda ol la Birdotimigilo," asertis Trot. "Li estas feulo, Pon, kaj venis el la felando Oz, do li povas fari preskau cion. Ami esperas," si pludiris, turnante sin al la Birdotimigilo, "ke vi povos trovi Kap'tanon Vilcjon por mi."

"Nu, mi nepre provos," li promesis. "Sed kiu estas tiu maljunulino kiu kuras cele nin kaj minacas nin per sia bastonof"

Trot kaj Pon turnis sin kaj ambau eligis krion pro timo. La sekvan momenton ili levis siajn kalkanojn kaj kuregis lau la pado. Car olda Palpebrumnjo, la Fisorcistino, jam fine sekvis ilin al ci tiu loko. Sia kolero estis tiel granda ke si firme intencis ne cesi casi Ponon kaj Troton antau ol kapti kaj puni ilin.