14a. Silentu, enaj vocoj!

Mi kusis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj gia lumo bele plenigis la cambron. La apenau fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitigi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Cu vere», mi diris al mi, «Cu vere mi devas ellitigi tuj?» Ena voco respondis, tute mallaute: «Ne. Goju pri la satinda kusa pozicio, pri la feliciga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urgas».

Mi tre kontentis pri tiu senvoca voco, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenau decidis fordoni min al la felico sekvi la amindan proponon de tiu en-kora voceto, jen alia ena voco ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazau audeble.

Gi diris: «Vi devas ellitigi. Vi ne rajtas agi malkurage. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari gin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuragon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la felicon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaga direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkurago».

Estis gene audi du vocojn. Kiam oni audas du malsamajn vocojn, kiuj diras malsamajn aferojn, ec se ne tre laute, cio intermiksigas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, cu?

Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormigi.

Sed la gena afero, koncerne provojn endormigi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, cu mi estas normala, sed ce mi provado endormigi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormigas, sed neniam car mi provis. Nur car mi enlitigis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.

Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaurinde ne dormigan lacecon.

Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena voceto denove alparolis min:

«Vi ne deziras dormi», gi diris — kaj gi sonis, kvazau gi min malsatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufice. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkurage resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj lacigas laborante».

La voco pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufice maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kusi en bona varma lito, en cambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagajojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.

«La grandeco de la homo kusas en libereco», mia patro kutimis diri.

Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia ciama praveco ne estis malpli konata. Mia patro satis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.

Cion ci mi respondis al la ena voceto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kusas en la lito kaj nenion faras», mi diris al gi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».

Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu voceto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekigis antau du horoj», gi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormocambron, vekis vin jam antau du horoj. Jam du horojn vi kusas, farante nenion. Senkuragulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto».

Sed felice la alia voceto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malgojigajn?» gi rimarkigis al mi. «Silentigu gin. Tiu voco ne estas audinda. Gi malsatas liberecon, gi do malsatas vian patron, kiu tiom satis liberecon. Cu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kusis en la brakoj de via patrino. Cu si vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Si agis precize por ke vi ne vekigu, sed dormu plu trankvile. Cu vi memoras, kiel felice estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laute...? Cu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Cu via patro au via patrino au iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feliciga».

Sed la alia voco rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitigis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, car normale marsi ne suficis por alveni gustatempe, car jam tiuepoke vi estis senkuragulo ema resti tro longe en la lito».

Vere, tiuj du vocoj estis genaj. Ambau vocoj genis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eligi el la gena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitigis. La penso pri taso da bona varma kafo antauplezurigis min.

Mi iris al la fenestro, rigardis tra gi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montrigis tiel satinda, ke mi sentis emon laute kanti dankokanton pri gi, au krii al gi mian gojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.

Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antautimo, ke eble mi ne sufice atentis la horon, dum mi kusis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, cu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, au cu mi devos kuri kiel stultulo por alveni gustatempe al la oficejo. Jes, kun antautimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos cion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.

Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laute kriis. «Oni ne laboras ci-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato[17]