7. Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la autoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos gin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankau kiam mi montros la... la «ajon»[5] , ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos gin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Au cu eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antau ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan ajon.

Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj autoritatoj[6] . Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la autoritatoj tute ne deziras audi la veron. Ili konsentas kompreni gin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankau mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee[7] ... «tiujn» veni. Ne mi deziris audi iliajn timofarajn parolojn. Cu vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenau mi povus paroli pri gi kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estajoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antau la autoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antautimas tiun tagon. Ili sin demandos, cu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estajoj alimondaj[8] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certigu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la ajon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu ajo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do gin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas audi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la gusta faro, cu ne? Kio estas pli gusta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Ankau mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, cu? Gravas multe pli, ke iu informu la autoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete audi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankau mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile ci tie ol devi informi ilin.

La vero ofte sajnas pli absurda ol imagajoj. Estas vere, ke la autoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, autoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris igi superaj autoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas gin. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Cu tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? Cu fari nenion, gis la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.