— Sed kiel si ekscios?
— Do tiel! Por si ne ekzistas sekretoj!..
Sed la konversacioj ripetigis multfoje. Bastinda pri ili ne sciis kaj Fregoza farigis pli kuraga. Si jam volonte konsentis kun Elli, ke la Palpebrumuloj devas liberigi de superregado de la sorcistino.
Sed antau ol arangi ion, la kuiristino volis pli guste scii, kia sorco restis ce Bastinda. Vespere si steliradis al la pordo de sia dormocambro kaj kasauskultis grumbladon de la maljunulino, kiu lastatempe komencis ofte paroli kun si mem.
Foje Fregoza forkuris de la pordo de Bastinda tre incitita kaj, ne trovinte Elli en la kuirejo, rapidkuris en la malantauan korton. La tuta kompanio jam dormis, sed la kuiristino vekis la amikojn.
— Elli, vi estis prava! — kriis Fregoza, svingante la manojn.- Bastinda elcerpis ciujn siajn sorcajojn, kaj si nenion havas rezerve. Mi audis, ke si lamentis kaj malbenis viajn amikojn, ke ili senigis sin de la magiaj fortoj…
La knabino kaj siaj amikoj neordinare ekgojis kaj komencis demandi Fregoza pri la detaloj. Sed la kuiristino malmulte povis aldoni. Si nur ankorau rakontis, ke Bastinda ion murmuris pri la argentaj suetoj, sed kion guste — tion Palpebrumulino ne finauskultis, car pro la maltrankviligo frapis per la frunto la pordon kaj forkuris, timante, ke la sorcistino kaptos sin sur la loko de la krimo.
La grava novajo, portita de Fregoza, vigligis la kaptitojn. Nun antau ili aperis ebleco plenumi la ordonon de Gudvin kaj liberigi la Palpebrumulojn.
— Nur malfermu mian kagon, — mugis Leono, — Kaj vi ekvidos, kiel mi finvenkos Bastinda!
Sed la kago estis fermita per granda seruro kaj gia slosilo estis konservata en sekretujo de Bastinda. Interkonsiliginte, la amikoj decidis, ke Fregoza devas prepari la servistojn al ribelo. Ili subite atakos Bastinda kaj senigos sin de la libero kaj potenco.
Fregoza foriris, sed Elli kaj siaj amikoj ne dormis preskau la tutan nokton, konversaciante pri venonta batalo kontrau Bastinda.
Sekvatage la kuiristino komencis agi. La servistoj estis tre timigitaj de Bastinda, kaj estis malfacile persvadi ilin elpasi kontrau la sorcistino. Tamen Fregoza sukcesis konvinki iujn el la palaca gardistaro, kaj la inicitaj en la komploton Palpebrumuloj komencis prepari sin.
Pasis kelkaj tagoj. Vidante, ke la gardistoj kuragigis kaj serioze intencas kvitigi kun la malica sorcistino, al ili decidis aligi aliaj servistoj. La ribelo maturigis, sed subita kazo rezultigis al rapida kaj neatendita fino.
Bastinda ne lasis la pensojn pri bezono ekposedi la argentajn suetojn de Elli. Por la sorcistino tio estis sola ebleco konservi sian potencon en Viola Lando. Kaj fine Bastinda elpensis.
Foje, kiam nek Fregoza, nek Elli estis en la kuirejo, la sorcistino strece etendis super la planko maldikan snureton kaj kasis sin post la fornon.
La knabino venis, stumblis pro la snureto kaj falis; la dekstra sueto demetigis kaj ruligis flanken. La ruza Bastinda saltis de post la forno, momente kaptis la sueton kaj metis gin sur sian maljunan malgrasan piedon.
— Hi-hi-hi! Kaj la sueto estas mia! — incitis Bastinda la knabinon, mutigintan pro la surprizo.
— Redonu la sueton! — ekkriis Elli, rekonsciiginte. - Ah, vi estas stelistino! Cu vi ne hontas?
— Provu forpreni! — grimacante respondis la maljunulino.- Mi ankau la duan deprenos de ci! Kaj poste, estu trankvila, mi vengos cin pro Gingema! Cin formangos ratoj — hi-hi-hi, la grandaj avaraj ratoj! — Kaj rongos ciajn molajn ostetojn!
Elli estis ege incitita pro malgojo kaj kolero: si tre satis la argentajn suetojn. Por iel ajn vengi al Bastinda, Elli prenis sitelon da akvo, alkuris al la maljunulino kaj aspergis sin per la akvo de la kapo gis la piedoj.
La sorcistino time ekkriis kaj provis deskuigi. Sed vane: sia vizago farigis truoza kvazau degelanta nego; la figuro komencis mallevigi kaj vaporigi…
— Kion ci faris! — jelpis la sorcistino.- Ja mi tuj degelos!
— Mi tre bedauras, sinjorino! — respondis Elli.- Mi vere ne antauvidis tion. Sed por kio vi stelis la sueton?
— Mi dum kvincent jaroj ne lavis min, ne purigis la dentojn, ec perfingre ne tusis akvon, car al mi estis augurita morto pro akvo, kaj jen estas mia vivofino! — hurlis la maljunulino.
La voco de la sorcistino farigis pli kaj pli mallauta; si degelis kiel sukeropeceto en glaso da teo.
Elli en teruro rigardis la pereon de Bastinda.
— Vi mem estas kulpa, — komencis si.
— Sed kiu konjektigis cin… uffff…
La voco de la sorcistino rompigis, si kun siblado mallevigis planken, kaj post minuto de si restis nur malpura flako, en kiu kusis la robo de la sorcistino, la ombrelo, la tufoj de siaj grizaj haroj kaj la argenta sueto.
Ci-momente en la kuirejon revenis Fregoza. La kuiristino estis nekutime mirigita kaj gojigita pro la pereo de sia kruela mastrino. Si prenis la ombrelon, robon kaj harojn kaj jetis ilin en angulon por poste forbruligu cion. Forvisinte la malpuran flakon sur la planko, Fregoza kuris tra la palaco por rakonti al ciuj la gojan novajon…
Elli purigis kaj surmetis la sueton, trovis en la dormocambro de Bastinda la slosilon por la kago de Leono kaj rapidis en la malantauan korton por rakonti al siaj amikoj pri la mirinda pereo de la malica sorcistino Bastinda.