Venko

La vojagantoj kun teruro rigardis la proksimigon de la amaso de la Flugantaj Simioj — kontrau tiuj batali ne eblis.

La simioj alflugis amase kaj kun jelpo jetis sin al la embarasitaj piedirantoj. Neniu povis helpi al alia, car ciuj devis batali kontrau la malamikoj.

Fera Hakisto vane svingis la toporon. La simioj ciuflanke atakis lin, elsiris la toporon, levis la kompatindan Hakiston alte en aeron kaj jetis lin en montfendejon sur akrajn rokojn. Fera Hakisto estis kripligita, li ne povis ec movigi. Post li en la montfendejon estis jetita lia toporo.

La alia parto de la simioj finvenkis Timigulon. Ili sentripigis lin, la pajlon disjetis lau vento, kaj la kaftanon, kapon, suojn kaj capelon cifis en buleton kaj jetis sur pinton de alta monto.

Leono turnigis samloke kaj pro timo tiel minace mugis, ke la simioj longe ne audacis proksimigi al li. Sed finfine ili sukcesis, jetis snurojn sur Leonon, faligis lin surteren, cirkauvolvis la piedojn, stopis la faukon, levis lin aeren kaj solene portis en la palacon de Bastinda. Tie ili lokis lin en feran kagon kaj Leono kolere ruligis sur la planko penante disrongi la snurojn.

La timigita Elli atendis kruelan ekzekuton. Al si jetis sin la tribestro de la Flugantaj Simioj kaj jam etendis al la gorgo de la knabino la longajn brakojn kun akraj ungegoj. Sed subite li ekvidis sur la piedoj de Elli la argentajn suetojn kaj lia muzelo deformigis pro teruro. Uorra desaltis reen kaj, barante Elli kontrau la subuloj, kriis:

— La knabinon ne eblas tusi! Si estas Feino!

La simioj proksimigis afable kaj ec respekte, karese prenis Elli kun Totocjo kaj rapidflugis en Violan Palacon de Bastinda. Malsupreniginte antau la palaco, la tribestro de la Flugantaj Simioj starigis Elli surteren. La kolerigita sorcistino komencis sakri lin. Uorra diris:

— Via ordono estas plenumita. Ni disbatis la feran homon kaj distripigis la timigilon, kaptis la leonon kaj lokis en la kagon. Sed ni ne povas ec perfingre tusi la knabinon; vi mem scias, kiaj malfelicoj minacas al tiu, kiu ofendos la posedanton de la argentaj suetoj. Ni portis sin al vi; faru kion vi volas. Adiau por ciam!

La simioj brue levigis aeren kaj forflugis.

Bastinda ekrigardis al la piedoj de Elli kaj ektremis pro teruro: si rekonis la argentajn suetojn de Gingema.

"Kiel ili trafis al si? — konsternite pensis Bastinda.- Cu povis la malforta knabino finvenki la potencan Gingema, la reginon de la Maculoj? Sed tamen si havas la suetojn! Malbonaj estas miaj aferoj: ja mi ec perfingre ne povas tusi la malgrandan arogantulinon dum si havas la magiajn suetojn!"

Si elkriis:

— Hej, ci! Venu ci tien! Kiu ci estas?

La knabino direktis al la malica sorcistino la larmplenajn okulojn.

— Elli, sinjorino!

— Rakontu, kiel vi ekposedis la suetojn de mia fratino Gingema? — severe kriis Bastinda.

Elli rugigis.

— Vere, sinjorino, mi ne estas kulpa. Mia dometo falis sur sinjorinon Gingema kaj dispremis sin…

— Gingema pereis… — flustris la malica sorcistino.

Bastinda ne satis la fratinon kaj ne vidis sin dum multaj jaroj. Si ektimis, ke la knabino en la argentaj suetoj pereigos ankau sin! Sed rigardinte la bonaniman vizagon de Elli, Bastinda trankviligis.

"Si nenion scias pri la magia forto de la suetoj, — decidis la sorcistino. - Se mi sukcesos ekposedi ilin, mi estos pli potenca ol antaue, kiam mi havis la lupojn, kornikojn, abelojn kaj Oran Capon."

La okuloj de la maljunulino ekbriletis pro avideco, siaj fingroj ekmovigis kvazau si jam deprenus la suetojn de Elli.

— Auskultu min, knabino Elli! — rauke grakis si. - Mi tenos cin en sklaveco kaj, se ci malbone laboros, mi batos cin per granda bastono kaj lokos en malluman kelon, kie ratoj — la grandaj avidaj ratoj! — formangos cin kaj rongos ciajn molajn ostetojn! Hi-hi-hi!! Cu ci komprenas min?

— Ho, sinjorino! Ne lasu min al la ratoj! Mi estos obeema!

Elli preskau svenis pro teruro.

Ci-momente Bastinda ekvidis Totocjon, kiu time premis sin al la piedoj de Elli.

— Kio estas tiu besto? — kolere demandis la malica sorcistino.

— Li estas mia hundeto Totocjo, — nekurage respondis Elli.- Li estas tre bona kaj tre amas min…

— Hm… hm… — grumblis la sorcistino.- Mi neniam vidis tiajn bestojn. Kaj jen estas mia ordono: ci tiu hundeto, kiel ci lin nomas, tenu sin malproksime de mi, alie li unuavice trafos en la kelon al la ratoj! Kaj tuj sekvu min!

Bastinda kondukis la kaptitojn tra la belaj cambroj de la palaco, kie cio havis violan koloron: kaj la muroj, kaj la tapisoj, kaj la mebloj — kaj kie ce la pordoj staris Palpebrumuloj en violaj kaftanoj, kiuj riverencis kiam aperis la sorcistino kaj kompatinde palpebrumis kiam si preteriris. Fine Bastinda alkondukis Elli en malluman malpuran kuirejon.

— Vi purigos potojn, patojn kaj kaserolojn, lavos la plankon kaj hejtos fornon! Mia kuiristino jam delonge bezonas helpantinon!

Kaj, lasinte la knabinon, duonvivan pro timo, Bastinda direktis sin en malantauan korton, kontente frotante la manojn.

— Mi bone timigis la knabinacon! Nun mi humiligos Leonon, kaj ili ambau estos obeemaj!

Timiema Leono jam sukcesis disrongi la snurojn kaj kusis en malproksima angulo de la kago. Kiam li ekvidis Bastinda, liaj flavaj okuloj ekbrilis per kolera flamo.

"Ah, kiel mi bedauras, ke mi ne havas bravecon, — pensis li.- Alie mi kvitigus kun la maljuna sorcistinaco pro la pereo de Timigulo kaj Fera Hakisto!". Kaj li strecis sin en bulon, preparante sin al salto.

La maljunulino venis tra malgranda pordo.

— Hej ci, Leono, auskultu! — lispis si.- Ci estas mia kaptito! Mi jungados cin en la kaleson kaj veturados dum la festoj por ke la Palpebrumuloj parolu: "Rigardu, kiel potenca estas nia regantino Bastinda — si sukcesis jungi ec Leonon!"

Dume Bastinda babilis, Leono malfermis la faukon, hirtigis la kolhararon kaj saltis al la sorcistino, mugante:

— Mi vin formangos!

Li preskau atingis Bastinda. La timigita maljunulino kvazau kuglo elflugis el la kago kaj lerte klakfermis la pordeton. Anhelante pro timo, si kriis tra la vergoj de la krado:

— Ah, estu malbenita! Ci min ankorau ne konas! Mi malsatigos cin, se ci ne konsentos esti jungita!

— Mi vin formangos! — ripetis Leono kaj furioze jetis sin al la krado.

La maljunulino kuretis en la palacon grumblante kaj insultante.

… Dauris la enuaj malfacilaj tagoj de sklaveco. Elli de mateno gis vespero laboris en la kuirejo, helpante al la kuiristino Fregoza. La bona Palpebrumulino penis helpi al la knabino kaj kiam sukcesis kun gojo faris anstatau si plej malfacilan laboron. Sed Bastinda zorge kontrolis tion, kio okazis en la kuirejo, kaj Fregoza ciam estis punata pro la bonkoreco.

Bastinda kruele tedatakis Elli kaj ofte minacis bati la knabinon per malpura viola ombrelo, kiun si ciam kunhavis. Elli ne sciis, ke la sorcistino ne povis sin bati, kaj la koro de la knabino haltis, kiam la ombrelo levigis super sia kapo.

Ciutage la maljunulino venis al la kago kaj jelpe demandis Leonon:

- Cu vi konsentas esti jungita?

— Mi formangos vin! — estis konstanta respondo kaj Leono minace jetis sin al la vergoj de la krado.

Bastinda de la unua tago de lia kaptiteco ne donis al Leono mangajon, sed li ne mortis pro malsato kaj estis forta kaj firma kiel antaue.

La afero jenas, ke la maljuna Bastinda pleje en la mondo timis mallumon kaj akvon. Kiam la nokta mallumo cirkauis la palacon, Bastinda tuj kasis sin en la plej malproksiman cambron, fermis la pordojn per firmaj feraj rigliloj kaj ne eliris gis malfrua mateno. Sed Elli tute ne timis mallumon. Si prenis el kuirsranko cion mangeblan, kio tie restis, kaj por ke restu pli multe da mangajoj zorgis Fregoza. Tenante en unu mano korbon kun mangajoj, kaj en la alia — grandan botelon da akvo, Elli venis en la malantauan korton. Tie sin renkontis gojege Leono kaj Totocjo.

Elli kaj Totocjo tre timis la minacon de Bastinda mangigi la hundeton al ratoj, kaj Totocjo de la unua tago de la kaptiteco eklogis en la kago sub la gardo de Leono. Li sciis, ke de ci tie Bastinda ne sukcesos lin preni, kaj senpune bojis al la malica sorcistino, kiam si aperis sur la korto.

Elli trapenetris en la kagon inter du vergoj. Leono kaj Totocjo jetis sin al la portitaj mangajoj kaj trinkajo. Poste Leono kusigis pli komforte, la knabino karesis lian densan kaj molan hararon kaj ludis la penikon de lia vosto. Elli, Leono kaj Totocjo longe konversaciis; ili malgaje rememoris pri la pereo de la fidelaj amikoj — Timigulo kaj Fera Hakisto, pripensis planojn de eskapo. Sed eskapi el Viola Palaco ne eblis: gin cirkauis alta murego supre kovrita per akraj najloj. La pordegon Bastinda fermis, kaj la slosiloj forportis.

Konversaciante kaj plorante, Elli firme ekdormis sur pajla sternajo sub la fidela gardo de Leono.

Tiel pasis enuaj tagoj de la kaptiteco. Bastinda avare rigardis la argentajn suetojn de Elli, kiujn la knabino demetis nur nokte, en la kago de Leono au kiam banis sin. Sed Bastinda timis akvon kaj neniam alvenis tiam al Elli.

La knabino de la unuaj tagoj rimarkis ci tiun strangan akvotimon de la sorcistino kaj uzis gin. Por Elli estis festoj tiuj tagoj kiam Bastinda devigis sin lavi la kuirejon. Versinte sur la plankon kelkajn sitelojn da akvo, la knabino foriris en la kagon al Leono kaj tie dum tri-kvar horoj ripozis de malfacila laboro. Bastinda jelpe kriis kaj insultis trans la pordo, sed se si enrigardis la kuirejon kaj vidis sur la planko flakojn, si tuj en teruro forkuris en sian dormocambron akompanata per mokaj ridetoj de Fregoza.

Elli ofte konversaciis kun la bona kuiristino.

— Kial vi Palpebrumuloj ne ribelas kontrau Bastinda? — demandis la knabino.- Vi estas multenombraj, la tutaj miloj, sed vi timas unu malican maljunulinon. Jetu vin tutamase, ligu sin kaj loku en la feran kagon, kie nun estas Leono…

— Ne, ne, — kun teruro oponis Fregoza.- Vi ne scias la potencon de Bastinda! Si diros nur unu vorton kaj ciuj Palpebrumuloj falos mortaj!

— De kie vi tion scias?

— Do Bastinda mem multfoje parolis tion.

— Sed kial si ne diris tiun vorton, kiam ni iris al sia palaco? Kial si sendis kontrau ni la lupojn, kornikojn, abelojn, sed kiam miaj fidelaj amikoj ekstermis siajn armeojn, Bastinda devis turni sin al helpo de la Flugantaj Simioj?

— "Kial, kial"! — ekkoleris Fregoza.- Jen pro tiuj ci konversacioj Bastinda cindrigos nin.