Postparolo
Miaj karaj legantoj, knabinoj kaj knaboj!
La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo", kiun vi tralegis, havas sufice longan historion. Unue gi estis publikigita en 1939, preskau antau kvardek jaroj. Sekve ankorau antau la milito gin legis viaj gepatroj kaj ec geavoj.
Gi estas verkita lau motivoj de fabelo de usona verkisto Frank Baum(?) "Sagulo el lando Oz", sed mi multe sangis gin, verkis novajn capitrojn. En mia novelo mi strebis montri, ke la plej bona, la plej valora en la mondo estas amikeco kaj interhelpo. Ili helpis al Elli kaj siaj amikoj eviti la dangerojn en Magia Lando kaj atingi la plenumon de iliaj la plej intimaj deziroj.
La fabelo "Magiisto de Smeralda Urbo" havas felican sorton: gin legis milionoj da geknaboj en diversaj landoj de la terglobo. Gi estis tradukita en 13 lingvojn.
Sed poste rezultis, ke Elli, Timigulo kaj la aliaj herooj de «Magiisto» brave pasis el ci fabelo en aliajn, renkonten al novaj vojagoj kaj aventuroj.
Kiel okazis tio?
Tio okazis tiel. Leginte «Magiiston», geknaboj komencis skribi al mi leterojn, en kiuj petis rakonti pri tio, kion faris giaj herooj post kiam Elli revenis hejmen, kaj siaj tri amikoj farigis la regantoj de la tri landoj.
Estis multe da tiaj leteroj.
"Ja ne povas esti, — skribis al mi junaj legantoj, — ke Elli ne revizitis Magian Landon, ke si kaj siaj amikoj ne trafis en novajn aventurojn. Rakontu al ni pri ili!"
La autora koro ne eltenis, kaj mi prenis la plumon.
La dua fabelo estas "Urfin Gus kaj liaj lignaj soldatoj". En gi estas skribite pri tio kiel malbona kaj malica Urfin Gus hazarde akiris vivigan pulvoron, faris grandajn kaj fortajn lignajn soldatojn Stipkapulojn, vivigis ilin kaj konkeris Magian Landon. Sed lia potenco dauris nelonge: por helpi al la malgrandaj logantoj de Magia Lando venis Elli kaj sia onklo, unupieda maristo Carli Black.
La nova fabelo placis al la infanoj.
Estas tro longe rakonti pri la aliaj fabeloj de Magia Ciklo, mi skribu nur iliajn nomojn. Tio estas "Sep subteraj regoj" , "Fajra dio de la Marranoj " kaj "Flava nebulo ".[1] Eventuale multaj geknaboj jam legis ci tiujn fabelojn, la aliaj sukcesos konatigi kun ili poste.
Mi volus, ke vi konservu bonajn impresojn pri ci tiu libro.
Aleksandr Volkov .