La amikoj eltiris Timigulon sur la sablan bordon, elsutis la pajlon kaj sternis gin sub la sunradioj, pendigis por sekigi la kostumon kaj capelon. La kapo sekigis kun la brano ene de gi; eligi la grandvaloran cerbon la knabino ne audacis.
Kiam la pajlo sekigis, ili stopis Timigulon, la kapon instalis sur la lokon, kaj Elli prenis farbojn kaj penikon el akvorezista kesto, kiun si akiris en Smeralda Urbo.
Komence Elli pentris la dekstran okulon al Timigulo, kaj ci dekstra okulo amike kaj tre karese okulsignis al si. Poste aperis la dua okulo, kaj post gi la oreloj. Elli ankorau ne finis pentri la buson, sed la gaja Timigulo jam kantis, malhelpante al la knabino pentri:
— Ej-gej-gej-go! Elli denove savis min! Ej-gej-gej-go! Mi denove-nove kun Elli!
Li dancante kantis kaj jam ne timis, ke lin vidas iu el la statanoj: ja tie estis tute dezerta lando.