— De kie vi prenis gin? — miregis Elli.

— Mi tuj rakontos! — respondis anhelante la hundeto, forigis kaj denove revenis kun la alia sueto.

— Kia carmo! — admire diris Elli kaj surprovis la suetojn — ili estis gustmezuraj, kvazau faritaj por si.

— Kiam mi esploris la cirkauajojn, — grave komencis Totocjo, — mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto…

— Aj-aj-aj! — en teruro ekkriis la Maculoj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorcistino Gingema! Kaj vi kuragis eniri tien?..

— Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! — kontraudiris Totocjo.

— Ankau vi, sekve, estas sorcisto! — en teruro eldiris la cefo; ciuj aliaj Maculoj konsente kapjesis kaj la capelaj tintiloj sinkrone sonoris.

— Jen tie, kiam mi eniris en tiun ci, kiel vi nomas gin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj ajoj, sed pleje al mi placis la suetoj starantaj ce la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la suetojn, sed, cu Totocjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli?

— Ho vi, mia kara bravulo! — diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En ci tiuj suetoj mi iros senlace kiom necesos…

— Tre bone, ke vi ricevis la suetojn de la malica Gingema, — interrompis sin la cefa Maculo. - Sajnas, ke ili havas sorcan forton, car Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias… Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? — sopire demandis la cefo. - Do ni portos al vi mangajon por la vojo.

La Maculoj foriris kaj Elli restis sola. Si trovis en la dometo pecon da pano kaj mangis gin ce la fonto, trinkante fluantan fresan akvon. Poste si komencis prepari sin por longa vojo, sed Totocjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra branco krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin.

Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur gi per kreto: "Mi forestas!".

Tiutempe la Maculoj revenis. Ili kunportis tiom multe da mangajoj, ke suficus por kelkaj jaroj. Ci tie estis safoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj…

Elli ride diris:

— Sed kial tiom multe, miaj amikoj?

Si metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiauis al la Maculoj kaj brave ekiris kun gaja Totocjo.

* * *

Proksime de la dometo estis vojkrucigo: ci tie malkonvergis kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpasis lau gi. La suno brilis, birdoj kantis kaj la malgranda knabino, jetita en fremdan landon, fartis sufice bone.

La vojo estis barita ambauflanke per belaj helbluaj plektobariloj trans kiuj komencigis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn capelojn de la Maculoj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj en helbluan koloron.

Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la capelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun ciu Maculo sciis, ke la knabino en argentaj suetoj liberigis ilian landon de la malica sorcistino, faliginte sian dometon — krak! krak! — guste sur sian kapon.

Ciuj Maculoj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totocjo kaj audinte lian bojon stopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Maculo, tiu forkuris de li per ciuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj.

Vespere, kiam Elli malsatigis kaj pripensis kie tranokti, si ekvidis ce la vojo grandan domon. Sur herbejeto antau la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire largigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj.

Kiam oni ekvidis Elli, el la amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris:

— Mi kaj miaj amikoj festas hodiau la liberigon de nia lando de la malica sorcistino. Cu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon?

— Kial vi opinias, ke mi estas feino? — demandis Elli.

— Vi dispremis la malican sorcistinon Gingema — krak! krak! — kvazau malplenan ovoselon; vi havas siajn argentajn suetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankau posedas magian forton, lau la vortoj de niaj amikoj…

Kontrau tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis sin kvazau reginon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis sencesaj dancoj, kaj oni formangis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refresigaj trinkajoj kaj la tuta vespero pasis tiel goje kaj agrable, ke Elli rememoris pri la pacjo kaj panjo nur ekdormante enlite.

Matene, post abunda matenmango, si demandis Kokus:

- Cu malproksime estas de ci tie Smeralda Urbo?

— Mi ne scias, — mediteme respondis la maljunulo. - Mi neniam estis tie. Pli bone estas eviti Grandegan Gudvin, precipe, se vi ne havas gravan aferon al li. Kaj la vojo gis Smeralda Urbo estas longa kaj malfacila. Vi devos trairi obskurajn arbarojn kaj rapidajn profundajn riverojn.

Elli iomete cagrenigis, sed si sciis, ke nur Gudvin revenigos sin en Kansason kaj tial si adiauis al la amikoj kaj daurigis la vojagon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj.