Ĉapitro 8

— Ĉio rebonigita; jen ĉio funkcias denove, — mi anoncis al la gardisto, kaj li kapjesis malfermante la barilon. Mi ekveturis urben, malrapide laŭ la kurbo, kaj tuj eksterŝoseen laŭ nepavimita vojo.

Mia eskapo estis planita tiel zorge kiel la rabo mem. Ŝteli monon estas unu afero; gardi ĝin tute alia. En ĉi tiu epoko de elektronikaj komunikiloj, priskribo de mi kaj de la kamioneto trafulmos la planedon en mikrosekundoj. Ĉiu polica aŭto havos presaĵon, kaj ĉiu policano estos voĉe avertita. Do, kiom da tempo mi havis? Ambaŭ gardistoj estis senkonsciaj. Sed oni povos ilin revigligi, ili povos informi, oni telefonos, oni priavertos. Mi kalkulis almenaŭ kvin minutojn por tio. Ĉar mi bezonis nur tri, tio sufiĉis.

La vojo serpentis inter la arboj, kaj post lasta kurbiĝo ĝi finiĝis en forlasita ŝtonminejo. Mia koro iom bategis; restis ankoraŭ unu risko en ĉi tiu operacio. Sukceso! La aŭto estis tie, precize kie mi lasis ĝin la antaŭan tagon. Kompreneble mi lasis ĝin sen kelkaj esencaj partoj de la motoro, sed persistema ŝtelisto povus fortreni ĝin. Bonŝance mi estis la sola persistema ŝtelisto ĉirkaŭe.

Mi malfermis la aŭton, elprenis la skatolon de manĝaĵoj kaj portis ĝin al la kamioneto. La flanko de la skatolo estis forprenebla, montrante malplenan skatolon. La elstaraj supraĵoj de paketoj kaj boteloj estis nur la gluitaj supraĵoj de paketoj kaj boteloj. Tre ruza, se mi rajtas tion diri mem, kaj tion mi devas fari, ĉar krom mi neniu scias pri ĉi tiu operacio. Monon enskatolen, fermu la skatolon, metu ĝin en la aŭton. Forprenu la laborvestojn — tremu en la malvarma vento — ĵetu ilin en la kamioneton. Ankaŭ la lipharoj tien. Surmetu sportvestojn, ekigu la prokrastilon de la brulŝargoj, fermu la kamioneton, enaŭtiĝu. Simple forveturu. Neniu min observis, do nenial mi ne sukcesos. Mi haltis ĉe la ĉefvojo kaj atendis, ĝis aro da policaŭtoj preterpasis survoje al Lunatikparko. Ho, ili ja hastis! Mi eniris la ĉefvojon kaj veturis malrapide kaj zorgeme reen al Predikurbo.

Nun la kamioneto jam gaje brulas, fandiĝante al lageto de skorio. Nenia indiko restos! La veturilo estis asekurita laŭleĝe, do la posedanto rericevos la monon. La fajro ne disvastiĝos, ne el la kerno de la ŝtonminejo, kaj neniu estis vundita. Ĉio bone funkciis, ja tre bone.

Ree en la oficejo mi elspiris malŝarĝite, malfermis bieron kaj trinkis profunde; poste mi prenis botelon de viskio el la trinkbufedo, kaj verŝis malavaran kvanton. Mi sorbis ĝin, sulkigis la nazon pro la terura gusto, kaj verŝis la reston en la defluejon. Kia naŭzaĉaĵo! Mi supozas, ke mi iam kutimiĝos al ĝi, se mi persistos, sed apenaŭ ŝajnis valori la penon.

Certe jam pasis sufiĉe da tempo, por ke la gazetaro atingu la krimscenejon.

— Ek! — mi ordonis al la komputilo, kaj poste: — Presu la lastan version de la ĵurnalo.

La faksilo silke zumis, kaj la papero glitis en la pleton. Kun kolora bildo de la plene ŝprucanta monfonto en la unua paĝo. Mi legis la raporton kun varma plezuro, turnis la paĝon, kaj vidis la desegnaĵon. Tie ĝi estis, kiel ili trovis ĝin malferminte la kirasŝrankon. Desegnaĵo de kuriero kun ŝaka skribaĵo sube.

T—Ka 3 x Ku

Kio ŝake signifas: Turo al la fako kavaliro-3 prenas kurieron.

Dum mi legis, la varman plezuron anstataŭis malvarma maltrankvilo. Ĉu mi malkovris min antaŭ la polico? Ĉu ili analizos la indikilon kaj atendos min?

— Ne! — mi kriis laŭte. — La polico estas malpenema kaj maldiligenta, plene okupata de krimetoj. Ili povas pripensi tion, sed nenion komprenos ĝis tro malfrue. Tamen La Kuriero kapablos solvi la enigmon. Li scios, ke temas pri mesaĝo al li kaj laboros pri ĝi. Espereble.

Mi sorbis la bieron, kaj indulgis min per bona maltrankviliĝo. Mi elspezis tedajn horojn preparante ĉi tiun enigmeton. La fakto, ke La Kuriero uzis ŝakan kurieron kiel vizitkarton, kondukis min al la ŝaklibroj. Mi supozis, ke li — aŭ ŝi — miascie neniu tiam jam certiĝis pri la sekso de La Kuriero, kvankam oni supozis, ke temas pri viro — interesiĝis pri ŝako. Se li bezonos pli da scio, li povos konsulti la samajn librojn, kiujn mi konsultis. Per malmulte da peno oni povas lerni, ke ekzistas du sistemoj por registri ŝakmovojn. La plej malnova, kiun mi uzis, nomas la fakojn en ĉiu vico laŭ la peco, kiu okupas la vicofinon. La fako, kie lokiĝas la reĝo, estas reĝo-1. Reĝo-2 estus la sekvanta. Se vi taksas ĉi tion komplika, ne ludu ŝakon, ĉar ĉi tio estas la plej simpla parto! Tamen, estas dua skribmaniero, kiu atribuas nombron al ĉiu el la 64 fakoj. Do kavaliro-3 povas esti iu el 11, 13, 51, kaj 53.

Ĉu konfuze? Mi tion esperas. Mi esperas, ke la polico neniam komprenos, ke temas pri kriptaĵo, kaj neniam sukcesos solvi ĝin. Ĉar, se ili tion faros, ĉiuj miaj planoj estos same malkovritaj. Ĉi tiu ŝakmoveto entenas la daton de mia venonta krimo, kiam mi “prenos kurieron”, tio estas, prenos la kurieran vizitkarton al la krimo. Ankaŭ prenos la lokon de La Kuriero. Ankaŭ prenos tion, kio apartenus al La Kuriero.

Mi vidas la scenon klare enmense. La polico perpleksiĝos pri la ŝakmovo, kaj forĵetos ĝin. Ne La Kuriero, en sia luksa kaŝejo. Li koleriĝos. Krimo estas farita, kaj li estas kulpigita. Mono estas prenita, kaj li ne havas ĝin! Miaespere li maltrankviliĝos pri la ŝakmovo, vidos en ĝi indikilon, klopodos pri ĝi kaj fine solvos ĝin.

Kavaliro-3; kion povas tio signifi? La trian nokton de la Kavalira Festivalo de Moderna Muziko en la urbo Perla Pordego, ja tion! Kaj ĉi tiu tria nokto estas ankaŭ la kvindekunua tago de la jaro, kiu estas ankaŭ kavaliro-3 en unu el ĝiaj kvar permutoj. Kun tiu aldonita konfirmo, La Kuriero certos, ke iu krimo okazos je la tria nokto de la festivalo. Krimo koncernanta monon, kompreneble. Mi krucigis miajn mensajn fingrojn, esperante, ke lin pli interesos mi ol antaŭinformi la policon pri la krimo.

Espereble mi atingis la ĝustan ekvilibron. Tro malsimpla por la polico, sed solvebla por La Kuriero. Li havis precize unu semajnon por solvi ĝin kaj veni al la festivalo.

Kio ankaŭ signifis, ke mi havis semajnon por entuziasmiĝi kaj deprimiĝi, por tro dormi kaj poste maltro. Por plezuriĝi nur pri la konstruado de planoj kaj aparatoj por ĉi tiu senhonta invado de la publika poŝo.

Je la koncerna nokto pluvegis, kio bone konvenis al miaj planoj. Mi starigis la kolumon de mia nigra mantelo, puŝis mian nigran ĉapelon sur mian kapon, kaj prenis la nigran instrumentujon, kiu entenis la muzikan instrumenton. La kornon. Tion evidentigis la ronda formo de unu ekstremo, kie la ujo ŝvelis por akomodiĝi al la kloŝo. Povus esti krumpafono aŭ eĉ dageneto. Publika transportilo prenis min proksimen al la teatra scenejenirejo. Piedirante la reston de la vojo, mi tuj troviĝis bravante kontraŭ la elementoj inter aliaj nigrevestitaj instrumentoportantaj muzikistoj. Mi havis preta mian permesilon, sed la pordisto simple gestis, ke ni eniru el la pluvo. Ne estis granda risko, ke iu dubos pri mia identeco, ĉar mi estis nur unu el 230. Ĉi-nokte estis la premiero de kio certe estos kapdetruanta peco de tiel nomata muziko, modeste titolita Kolizio de Galaksioj , partiturita por 201 blov- kaj 29 frap-instrumentoj. La komponinton, Moj-Ŭufter Ĝijoh, oni konis ne pro la delikataj disonancoj de ŝiaj komponaĵoj. La elekto de ĉi tiu muzikaĵo igis ĉi tiun mia elektita nokto; eĉ legado de la partituro kaŭzis kapdoloron.

Ne estis sufiĉe da vestoĉambroj por la muzikista amaso; ili svarmis ĉie eligante vakajn bruojn. Neniu rimarkis mian forgliton; mi drivis supren laŭ malĉefa ŝtuparo kaj eniris balailan ĉambreton. La servistaro jam de longe foriris, do nenio ĝenos min, krom la muziko. Tamen mi ŝlosis la pordon de ene. Aŭdante la sonojn de agordigo de la instrumentoj, mi elprenis mian ekzempleron de la partituro de Kolizio .

Ĝi komenciĝis sufiĉe trankvile; la galaksioj devis ja surscenejiĝi antaŭ ol povi kolizii. Mi sekvis la partituron perfingre ĝis ruĝa marko, antaŭe metita de mi tien. Nete faldita, la partituro eniris mian poŝon, dum mi zorge malŝlosis la pordon kaj rigardis eksteren. Malplena koridoro, kiel devis esti. Firmapaŝe mi trairis la koridoron, kies planko jam ekpulsis pro la minacanta galaksia detruo.

Anonco sur la pordo avertis: PRIVATA — NE ENIRU. Mi prenis la nigran maskon el unu poŝo, forprenis la ĉapelon kaj surmetis la maskon, elprenis la ŝlosilon el alia poŝo. Ne volante malŝpari tempon kun dirkoj, mi jam antaŭe faris la ŝlosilon, kiam mi esploris la lokon. Mi kantetis akompanante la muzikon, se tio eblis, kun la ŝlosilo en la seruro. Ĉe la ĝusta detrua sonfrapo mi malfermis la pordon kaj paŝis en la oficejon.

Kompreneble neniu min aŭdis, sed miaj movoj altiris la okulojn de la pli aĝa viro. Li turniĝis kaj ekgapis, kaj la skribilo, kiun li estis uzinta, falis el liaj lamaj fingroj. Liaj manoj etendiĝis alplafone, kiam mi eltiris la imponan kaj falsan pistolon el mia ena poŝo. La alia, pli juna viro ne estis timigita, kaj li impetis al atako. Kaj pluimpetis senkonscie al la planko, faligante kaj rompante seĝon dumvoje.

Ĉio ĉi faris nenian bruon. Pli precize, ĝi faris multe da bruo, kiu neniel povis aŭdiĝi super la muziko, nun kresĉendanta, ĝis ĝi fine tute subigus juĝtagan diskrevegon. Mi rapidis, ĉar la vere laŭtaj partoj alproksimiĝis.

Mi eltiris du parojn de mankatenoj el mantelopoŝo, ŝlosis la maleolon de la maljunulo al lia skribotablo, kaj subentiris liajn brakojn, antaŭ ol ili laciĝis. Poste mi same fiksis la dormantan sonĝulon. Jam preskaŭ estis tempo. Mi eltiris la plastan eksplodaĵon el alia poŝo — jes, estis multegaj poŝoj en ĉi tiu vesto, kaj ne hazarde — kaj fiksis ĝin al la fronto de la kirasŝranko. Ĝuste sur la temposeruron. Ili devis senti sin tre sekuraj pro siaj zorgaj aranĝoj. La tutaj abundaj enspezoj de la nokto estis enŝrankigitaj antaŭ armitaj gardistoj. Sekure ŝlositaj ĝismatene, kiam aliaj armitaj gardistoj ĉeestus la malfermon. Mi puŝis la radifuzeon en la eksplodaĵon, kaj retroiris tra la ĉambro, ĝis mi estis kun la aliaj ekster la atingeblo de la eksplodo.

Ĉiu nefiksita aĵo en la ĉambro saltis akompanante la muzikon nun, dum polvo pluvis de la plafono. Ankoraŭ ne estis tempo. Mi profitis la okazon por ŝiri la telefonojn de iliaj ingoj. Neniu telefonus ĝis post la koncerto, ĉiuokaze.

Jen, preskaŭ tie. Mi vidis la partituron en mia menso, kaj je la momento, kiam la galaksioj fine karambolas, mi premis la radioregilon.

La fronto de la kirasŝranko eksplodis en silenta movo. Min sensentigis la muzika katastrofo, ne la eksplodo, eĉ estante tiom fora en la oficejo. Mi volus scii, kiom el la aŭdantaro surdiĝis nome de arto. Mia scivolo ne malhelpis min ŝoveli ĉiujn spesojn el la kirasŝranko en la instrumentujon. Pleniginte ĝin, mi ĉapelsalutis miajn kaptitojn, unu mirigitan, la alian senkonscian, kaj eliris. La nigra masko reiris en sian poŝon, kaj mi forlasis la teatron tra negardita flankelirejo.