Ĉapitro 14

Mi rigardis mian brakhorloĝon, klakigis miajn fingrojn kaj forturnis min de la livervojo, por gardi min kontraŭ eventuala observanto. Mi paŝadis rapide, ĝis mi alvenis ĉe la unua rapidmanĝejo. Kompletigante mian tagon, du policanoj sidis en la unua budo. Rigardante min, kompreneble. Mi preteriris ilin, kun la okuloj antaŭen, kaj elektis la sidejon plej malproksiman de ili. Jukis inter miaj skapoloj, sed mi ne riskis grati min. Mi ne povis vidi ilin; sed mi sciis, kion ili faris. Ili rigardis min, pridiskutadis min, decidis, ke mi ne estis tute kiel mi aspektis. Plej bone esplori. Ekstari kaj alproksimiĝi, klini super mia budo…

Mi vidis blupantalonajn krurojn en la angulo de mia okulo, kaj mia koro tuj ekbategis tiel laŭte, ke mi certis, ke la tuta restoracio povis ĝin aŭdi. Mi atendis la akuzajn vortojn. Atendis… lasis miajn okulojn suprenrigardi la bluvestitajn krurojn… kaj vidis uniformitan ŝoforon de liniotrajno, kiu sidiĝis antaŭ mi.

— Kafon, — li diris en la mikrofonon, skumalfaldis sian gazeton, kaj eklegis.

Mia koro malrapidiĝis al pli-malpli normala takto, kaj mi silente sakris pri miaj suspektemo kaj timemo. Kaj parolis laŭte en mian propran mikrofonon per mia plej basa voĉo:

— Nigran kafon kaj piprajn kareopastaĵojn.

— Bonvolu enmeti 6 spesojn.

Mi enŝovis la monerojn. Maŝino grumblis ĉe mia kubuto, kaj mia matenmanĝo glitis sur la tablon. Mi manĝis malrapide, iam ekrigardis mian horloĝon, kaj retrinketis mian kafon. Kiel mi bone sciis, depost kiam mi mem devis eniri la frostujon, kaŝante min tie, 30 minutoj estas la minimuma daŭro de vizito de MakPorka riparisto.

Mi pasigis 40, antaŭ ol mi glitis el la budo. Mi penis ne pripensi, kion mi trovos, kiam mi finfine eniros la malantaŭan ĉambron de la rapidrestoracio. Mi memoris tro bone miajn adiaŭajn vortojn, ke mi estos la unua homo, kiu eniros tra la pordo. Ho ho, la unua homo estis la teknikisto. Ĉu li kaptis La Kurieron? Mi ŝvitis ĉe tia penso. Mi ekscios ja sufiĉe baldaŭ. Mi preterpasis la budon, kie la policistoj antaŭe estis. Ili estis for — serĉante min ie en alia urboparto, mi esperis — kaj mi direktis min al la butikhalo. Bonvenigis min la glora spektaklo de la MakPorka kamioneto forveturanta antaŭ mi.

La ŝlosilo estis preta en mia mano, kiam mi proksimiĝis al la pordo. La strato antaŭ mi estis malplena… kaj mi aŭdis paŝojn proksimiĝi malantaŭ mi. Ĉu la polico? Tede ripetante, mia koro ekbatadis sian rutinon. Mi malrapidiĝis, kiam mi proksimiĝis al la pordo. Mi haltis kaj klinis min, kaj glitigis la kaŝitan ŝlosilon en mian manon, kvazaŭ mi ĵus trovus ĝin. Mi ekekzamenis ĝin zorge, dum iu alvenis malantaŭ mi kaj preterpasis min. Junulo, kiu komplete ignoris mian ekzistadon. Li pluiris kaj eniris la malantaŭan enirejon de la bazaro.

Mi ekrigardis super mia ŝultro kaj saltis al la pordo, antaŭ ol io alia povus okazi. Turnis la ŝlosilon, puŝis… kaj kompreneble nenio okazis.

La prokrasta mekanismo, kiun mi instalis, funkciis bone. Ĝi malŝlosos post unu minuto. Sesdek etaj sekundoj.

Sesdek nekredeble rampantaj sekundoj. Jen mi staris en mia bela kompleto, tiel fremda en tiu vojeto, kiel mamoj sur virerinapro, laŭ la kutima diro ĉe la bieno. Staris kaj ŝvitis kaj atendis, ĉu policisto aŭ promenanto aperos. Atendis kaj suferis. Ĝis la ŝlosilo turniĝis, la pordo malfermiĝis, kaj mi enfalis.

Malplena! Ĉe la fora muro la aŭtomata maŝinaro klakis kaj zumis. La trinkdisvenda maŝino gluglis, kaj plena trinkujo rapidis laŭ la vojstreko kaj malaperis. Sekvate de la vaporanta maso de hakvianda sandviĉo.

Nokte kaj tage tio adis. Sed inter tiu mekanika moviĝo, neniu homa formo aperis. Oni kaptis lin; la polico tenis La Kurieron. Kaj ĝi baldaŭ kaptos min…

— Aĥ, knabo mia, mi opiniis, ke ja estos vi ĉi-foje.

La Kuriero eliris el la fridoĉambro, ega en sia lanugovesto, kun siaj litaĵo kaj valizo sub la brako. Li puŝfermis la pordon malantaŭ si, kaj ĉiuj fortoj forlasis min kiel aero el baloneto, kaj mi ekglitis suben kun la dorso kontraŭ la muro.

— Ĉu vi fartas bone? — li demandis, kun zorgo en sia voĉo. Mi mansvingis malforte.

— Bone, bone; nur lasu min retrovi la spiron. Mi timis, ke oni kaptis vin.

— Vi ne havis kialon por maltrankviliĝi. Kiam vi ne reaperis post adekvata tempo, mi supozis, ke ia baro interrompis viajn planojn. Tial mi antaŭprovis mian evakuadon por la okazo, ke la laŭrajtaj uzantoj alvenos hodiaŭ. Kaj tion ili faris. Estas vere malvarme tie ene. Mi ne certis, kiom longe ili restos, sed mi certis, ke vi instalis sistemon por ekscii, kiam ili foriras…

— Mi intencis diri al vi!

— Ne necesis. Mi trovis la kaŝitajn parolilon kaj ŝaltilon kaj aŭskultis iun, kiu fivortas, dum li laboras. Post iom da tempo la fermobruo de la pordo kaj la silento estis vere bonvenaj informoj. Nun, pri vi. Ĉu problemoj?

— Problemoj! — mi ekridegis pro senpeziĝo. Kaj haltis tuj, kiam mi aŭdis kvazaŭhisterian tonon en mia voĉo. Mi rakontis, escepte kelkajn plej aĉajn detalojn. Li faris konvenajn bruojn je la ĝustaj momentoj kaj aŭskultis atente ĝis la fino.

— Vi tro kulpigas vin, Jim. Unu mispaŝo post la tuta streĉo de la tago ne estas surprizo.

— Tamen nepermesebla! Ĉar mi estis stulta, mi preskaŭ kaŭzis la kaptadon de ni ambaŭ. Tio neniam reokazos.

— Jen vi eraras, — li diris, eksvingante dikan admonan fingron. — Tio povas okazi je iu ajn momento, ĝis vi estos sufiĉe trejnita en via laboro. Sed vi estos trejnita, kaj efike trejnita…

— Kompreneble!

— … ĝis tia mispaŝo estos neebla. Vi sukcesis nekredeble bone, por iu tiom sensperta. Nun vi povas nur pliboniĝi.

— Kaj vi instruos min… kiel mi fariĝu sukcesa krimulo kiel vi!

Lia brovo sulkiĝis ĉe miaj vortoj, kaj lia mieno serioziĝis. Kion malbonan mi diris? Mi maĉadis mian doloran lipon, dum li silente malvolvis sian litaĵon, sternis ĝin, kaj sidiĝis kruckrure sur ĝin. Kiam li finfine ekparolis, mi pendis je liaj vortoj.

— Nun via unua leciono, Jim. Mi ne estas krimulo. Vi ne estas krimulo. Ni ne deziras esti krimuloj, ĉar ili estas homoj stultaj kaj malefikaj. Gravas kompreni kaj ŝati, ke ni staras ekster la socio kaj sekvas rigorajn regulojn niajn — kelkaj el ili eĉ pli rigoraj ol tiuj de la socio, kiun ni malakceptas. Povas esti soleca vivo; sed estas vivo, kiun oni devas elekti kun malfermitaj okuloj. Kaj kiam la elekto estas farita, oni devas resti fidela je ĝi. Vi devos esti pli morala ol ili, ĉar vi vivos laŭ pli rigora morala kodo. Kaj tiu kodo ne enhavas la vorton krimulo . Tio estas ilia vorto por tio, kio vi estas, kaj vi devas malakcepti ĝin.

— Sed mi deziras esti krimulo…

— Forlasu la penson kaj la titolon. Tio estas — kaj vi devas pardoni mian diron — malmatura ambicio. Ĝi estas nur via emocia bato al mondo, kiun vi malŝatas; oni ne povas konsideri ĝin kiel racian decidon. Vi malakceptis ilin, sed samtempe vi akceptis ilian priskribon de tio, kio vi estas. Krimulo. Vi ne estas krimulo; mi ne estas krimulo.

— Do… kio ni estas? — mi demandis avide. La Kuriero kunmetis la fingrojn turpinte kaj psalmis la respondon:

— Ni estas Civitanoj de la Ekstero. Ni malakceptis la naivan, tedan, regulatan, burokratan, moralan, kaj etikan kodon, laŭ kiu ili vivas. Anstataŭe ni elektis nian, tre superan. Ni povas korpe esti inter ili; sed ni ne apartenas al ili. Kiam ili pigras, ni laboregas. Kiam ili malmoralas, ni moralas. Kiam ili mensogas, ni estas Vero. Ni estas verŝajne la plej grava forto por Bono en la socio, kiun ni forĵetis.

Mi palpebrumis rapide ĉe tio sed atendis pacience, ĉar mi sciis, ke li baldaŭ klarigos ĉion ĉi. Li tion faris.

— Kian galaksion ni enloĝas? Rigardu ĉirkaŭ vi. La civitanoj de ĉi tiu planedo, de ĉiu alia planedo en la malstrikta organizaĵo nomita Galaksia Ligo, estas anoj de grasa, riĉa unuiĝo de mondoj, kiu preskaŭ forgesis la signifon de la vorto krimo . Vi estis en malliberejo; vi vidis la kompatindajn elĵetaĵojn, kiujn ili nomas krimuloj. Kaj ĉi tiu estas tiel nomata limomondo! Sur la aliaj loĝataj planedoj estas malmultaj malkontentuloj kaj eĉ malpli da socimaladaptuloj. Tie la manpleno, kiu ankoraŭ naskiĝas malgraŭ jarcentoj da genetika regado, estas malkovrita frue, kaj iliaj mistrajtoj estas rapide korektataj. Mi vagadis nur unu fojon el nia planedo dum mia vivo — rondvojaĝo tra la proksimaj mondoj. Terure! La vivo sur tiuj planedoj havas la koloron kaj mirecon de peco da malseka kartono. Mi rapidis hejmen al Paradizeto, ĉar kvankam ofte malloga, ĝi ja estas speco de paradizo kompare kun la aliaj.

— Iun tagon, plaĉus al mi vidi tiujn mondojn.

— Kaj vi faros tion, kara knabo — inda ambicio. Sed unue lernu sur ĉi tiu mondo. Kaj estu dankema pro la malesto de kompleta genetika regado ĉi tie, kaj de la maŝinoj por adapti la mensojn de tiuj, kiuj baraktas kontraŭ la socio. Sur aliaj planedoj, ĉiuj infanoj estas samaj. Humilaj, mildaj, bone socie ĝustigitaj. Kompreneble, kelkaj ne montras sian genetikan mankon — forton, kiel ni nomas ĝin — ĝis ili estas plenkreskaj. Tiuj estas la kompatinduloj, kiuj provas krimeti: domŝtelado, butikŝtelado, brutŝtelado, kaj simile. Ili eble sukcesas dum unu aŭ du semajnoj, dum unu aŭ du monatoj, depende de sia inteligenteco. Tamen, tiel certe kiel atomfendado, tiel certe kiel foliofalo en la aŭtuno — kaj same neeviteble — la polico etendos la manon kaj tiros ilin al si.

Mi digestis tiun informaron, kaj faris la evidentan demandon:

— Sed, se tio estas la tuto de la krimado, aŭ ribelado kontraŭ la sistemo, kie staras vi kaj mi?

— Mi pensis, ke vi neniam demandos. El tiuj malsociuloj, kiujn mi priskribis, kun kiuj vi kamaradis en la malliberejo, konsistas naŭdek naŭ komo naŭ centonoj de la krimo en nia organizita kaj dandeca socio. Sed la lasta kaj plej grava dekono de centono, kiun ni reprezentas, estas esenca por la pluekzisto de la strukturo de tiu socio. Se ni malestus, la entropia morto de la universo tuj komenciĝus. Se ni malestus, la vivo de la tuta ŝafeca civitanaro estus tiel malplena, ke la nura solvo estus amasa memmortigo. Anstataŭ postkuri nin, kaj nomi nin krimuloj, ili pli bone honorigu nin kiel unuajn inter ili!

Liaj okuloj fajris, kaj lia voĉo tondris, dum li parolis. Mi ne volis haltigi lian fulman paroladon, sed demandoj estiĝis.

— Pardonu min, sed ĉu vi bonvolos klarigi tion por mi?

— Estas tiel, ĉar ni donas al la polico okupon, iun persekutendan, kialon por rapidi tien kaj reen per siaj multekostaj maŝinoj. Kaj la publiko, kiu fervore rigardadas la novaĵelsendojn kaj aŭskultadas la plej novajn bultenojn pri niaj faroj — kiom ili babilas pri ni kaj frandas ĉiujn detalojn! Kaj kiom kostas tiu distrado kaj socia bono? Neniom. La servo estas senkosta, kvankam ni riskas niajn vivon, sanon kaj liberon por ĝin provizi. Kion ni prenas de ili? Nenion. Nur monon, paperaĵojn, metalajn simbolojn. Ĉiuj el ili asekuritaj. Se ni tutmalplenigas bankon, la mono revenos el la asekura kompanio, kiu je la fino de la jaro malpliigos la jaran dividendon per eteta sumo. Ĉiu akciulo malricevos miliononon de speso. Nenia memofero, tute nenia memofero. Bonfarantoj, mia knabo, nenio malpli ol bonfarantoj estas ni.