Eble ni trovos alian kiu estas malsovaga kaj mildkonduta.”

“Eble tute ne ekzistas alia,”respondis Ojo. “La averto ne diras ‘Evitu Vuzon’;gi diras ‘Evitu la Vuzon, ’kio eble signifas ke ekzistas nur unu en la tuta Lando Oz.”

“Tial,”diris Cifoneroj, “eble ni eniru kaj trovu lin.

Versajne se ni gentile petos lin permesi ke ni eltiru tri harojn el la ?no de lia vosto li ne damagos nin.”

“Damagus lin, tamen, mi estas certa, kaj tio malagrabligus lin,”diris la kato.

“Ne maltrankvilu, Fusulo,”komentis la Mikscifona Knabino;“car se estos dangero vi povos grimpi arbon. Ojo kaj mi ne timas;cu, Ojo?”

“Nu, mi ja timas, iomete,”la knabo konfesis;“sed ci tiun dangeron ni devos renkonti, se ni intencas savi kompatindan

Oncjon Noncjon. Kiel ni povos transiri la barilon?”

“Pergrimpe,”respondis Cifonulo, kaj tuj si komencis grimpi la vicojn de tabuloj. Ojo sekvis kaj trovis ke estas pli facile ol li anticipis. Kiam ili atingis la supron de la barilo ili komencis malsuprengrimpi ali ?anke kaj baldau ili estis en la arbaro. La Vitra Kato, car si estis malgranda, rampis inter la malsupraj tabuloj kaj renkontis ilin.

Ci tie estis tute nenia pado, do ili eniris la arbaron, la knabo gvidis, kaj ili vagis inter la arboj gis ili estis preskau en la centro de la arbaro. Ili nun trovis vakan spacon en kiu staris roka kavo.

Gis nun ili renkontis neniun vivanton, sed kiam Ojo vidis la kavon li sciis ke sendube gi estas la logejo de la Vuzo.

Estas malfacile fronti iun sovagan beston sen korfebligo, sed ankorau pli timige estas fronti nekonatan beston pri kiu oni neniam vidis ec bildon. Do ne mirigas ke la pulso de la Mangtula knabo batadis rapide dum li kaj liaj kunuloj staris frontante la kavon. La aperturo estis perfekte kvadrata, kaj preskau su ?ce granda por lasi kapron eniri.

“Mi supozas ke la Vuzo dormas,”diris Cifoneroj. “Cu mi enjetu stonon, por veki lin?”

“Ne;mi petas, ne,”respondis Ojo, kies voco tremetis. “Mi ne hastemas.”

Sed li ne bezonis longe atendi, car la Vuzo audis la sonojn de vocoj kaj venis trotante el sia kavo. Car ci tiu estas la sola Vuzo iam vivinta, cu en la Lando Oz cu ekster gi, mi priskribu gin por vi.

La besto konsistis tute el kvadratoj kaj plataj surfacoj kaj randoj. Gia kapo estis ekzakta kvadrato, kiel konstrublokoj per kiuj infano ludas;tial gi ne havis orelojn, gi audis sonojn tra du aperturetoj en la supraj anguloj. Gia nazo, en la centro de kvadrata surfaco, estis plata, kaj la buson formis la aperturo de la malsupra rando de la bloko. La korpo de la Vuzo estis multe pli granda ol gia kapo, sed estis simile blokforma —gi estis duoble tiom longa kiom larga kaj alta.

La vosto estis kvadrata kaj bloka kaj plene rekta, kaj la kvar kruroj estis same konstruitaj, ciu estis kvar ?anka. La besto estis kovrita de dika glata hauto kaj tute ne havis harojn krom ce la ekstrema ?no de gia vosto, kie kreskis precize tri rigidaj, kvadratetaj haroj. La besto estis malhelblua kaj lia vizago estis nek timiga nek ferocaspekta, gi aspektis bonhumora kaj ridetema.

Vidante la fremdulojn, la Vuzo faldis siajn malantauajn krurojn kvazau per carniroj kaj sidigis por rigardi siajn vizitantojn.

“Nu, nu,”li kriis;“kia kurioza grupo vi estas!Unue mi supozis ke kelkaj el tiuj mizeraj Mangtulaj kultivistoj venis por geni min, sed trankviligas min trovi vin anstatau ilin.

Al mi estas klare ke vi estas rimarkinda grupo —egale rimarkinda viamaniere kiel mi miamaniere —do vi estas bonvenaj en mia regno. Bela loko, cu ne?Sed soleca —ege soleca.”

“Kial ili enfermis vin ci tie?”demandis Cifoneroj, kiu rigardadis la kuriozan kvadratan beston tre scivoleme.

“Car mi mangas ciujn mielabelojn kiujn la Mangtuloj ci tie posedas por ke ili faru mielon.”

“Cu vi amas mangi mielabelojn?”demandis la knabo.

“Multe. Ili estas vere bongustegaj. Sed al la kultivistoj ne placis perdi siajn abelojn do ili provis detrui min. Kompreneble ili ne povis.”

“Kial?”

“Mia hauto estas tiom dika kaj malglata ke nenio povas trairi gin por damagi min. Do, trovinte ke ili ne povas detrui min, ili pelis min en ci tiun arbaron kaj konstruis barilon cirkau min. Malafable, cu ne?”

“Sed kion vi mangas nun?”demandis Ojo.

“Tute nenion. Mi provis la foliojn de la arboj kaj la muskojn kaj la rampoplantojn, sed ili sajne ne konvenas por mi. Do, car ne estas mielabeloj ci tie, mi mangas nenion jam de jaroj.”

“Do certe vi estas ege malsata,”diris la knabo. “Mi havas iom da pano kaj fromago en mia korbo. Cu al vi placas tiaj mangajoj?”

“Donu al mi mordeton da gi kaj mi provos;poste mi povos pli bone informi vin cu gi placas al mia apetito,” respondis la Vuzo.

Do la knabo malfermis sian korbon kaj derompis pecon de la panbulko. Li jetis gin al la Vuzo, kiu lerte kaptis gin per sia buso kaj tujtuje mangis gin.

“Gi estas su ?ce bona,”deklaris la besto. “Cu pli?”

“Provu fromagon,”diris Ojo, kaj aljetis pecon.

La Vuzo ankau mangis tion, kaj smacis per siaj longaj maldikaj lipoj.

“Tio estas bonega!”gi kriis. “Cu pli?”

“Multe pli,”respondis Ojo. Do li sidigis sur stumpo kaj mangigis al la Vuzo panon kaj fromagon dumlonge;car negrave kiom derompis la knabo, la bulko kaj la fromago restis egale grandaj.

“Su ?ce,”?ne diris la Vuzo;“mi estas plenplena. Mi esperas ke la nekutima mangajo ne misdigestigos.”

“Mi esperas ke ne,”diris Ojo. “Mi mem mangas gin.”

“Nu, mi devas esprimi grandan dankon, kaj mi gojas pro via veno,”anoncis la besto. “Cu ion mi povas fari responde al via komplezo?”

“Jes,”diris Ojo fervore, “vi kapablas multe komplezi min, se vi volas.”

“Kion?”demandis la Vuzo. “Nomu la komplezon kaj mi donos gin.”

“Mi —mi volas tri harojn el la ?no de via vosto,”diris

Ojo, iom hezite.

“Tri harojn!Nu, mi havas nur tiom —mi ne havas pli, nek sur mia vosto nek aliloke,”kriis la besto.

“Mi scias;sed mi tre multe volas ilin.”

“Ili estas mia sola ornamajo, mia plej bela parto,”diris la Vuzo, maltrankvile. “Se mi transdonos tiujn tri harojn, mi —mi restos simpla blokkapulo.”

“Tamen mi devas havi ilin,”insistis la knabo, ?rme, kaj li rakontis al la Vuzo pri la akcidento suferita de Oncjo

Noncjo kaj Margolete, kaj pri kiel la tri haroj devos esti parto de sorco kiu revivigos ilin. La besto atente auskultis kaj kiam Ojo ?nis sian rakonton gi diris, gemante:

“Mi ciam plenumas miajn promesojn, car mi ?eras ke miaj vortoj ne estas parol-?-eroj. Do vi rajtas havi la tri harojn kiel mian dankon. Mi kredas ke estus tre maldece rifuzi.”

“Dankon!Grandegan dankon,”kriis la knabo, goje. “Cu vi permesas ke mi eltiru la harojn jam nun?”

“Kiam ajn vi volas,”respondis la Vuzo.

Do Ojo proksimigis al la stranga besto kaj preninte unu el la haroj li komencis tiri. Li pli forte tiris. Li plenforte tiris;sed la haro estis ?rme ?ksita.

“Kia problemo?”demandis la Vuzo, kiun Ojo trenis tien kaj tien tra la tuta libera spaco dum sia strebo eltiri la haron.

“Gi ne eltireblas,”diris la knabo, anhelante.

“Mi timis ke tiel estos,”deklaris la besto. “Necesos pli forte tiri.”

“Mi helpos,”kriis Cifoneroj, venante al la ?anko de la knabo. “Vi tiru la haron, kaj mi tiros vin, kaj kune ni certe facile eltiros gin.”

“Atendetu,”vokis la Vuzo, kaj poste gi iris al arbo kaj cirkaubrakumis gin per siaj antauaj piedoj, tiel ke gia korpo ne povos esti fortirinta. “Bone, nun. Tiru!”

Ojo prenis la haron per ambau manoj kaj plenforte tiris, dum Cifoneroj prenis la talion de la knabo kaj aldonis sian forton al lia. Sed la haro ne movigis. Anstataue, gi glitis el la manoj de Ojo kaj li kaj Cifoneroj ambau ruligis sur la tero kune kaj ne haltis antau ol batigi kontrau la rokan kavon.

“Cedu,”konsilis la Vitra Kato, dum la knabo starigis kaj helpis la Mikscifonan Knabinon starigi. “Dekduo da fortuloj ne povus eltiri tiujn harojn. Mi kredas ke ili estas ?ksitaj sub la dika hauto de la Vuzo.”