Capitro 4. La vitra kato

La kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi gin tiel facile kiel fenestron. En la supro de gia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palrugaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj gi havis koron el sangeruga rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj gi havis voston el spinita vitro kiu estis vere bela.

“Nu, D-ro Pipt, cu vi intencas interkonigi nin, au ne?”postulis la kato, per tono de cagrenigo.

“Sajnas al mi ke vi forgesas esti gentila.”

“Pardonu min,” respondis la magiisto. “Jen Oncjo Noncjo, praido de la iamaj regoj de la Mangtuloj, antau ol ci tiu lando farigis parto de la Lando Oz.”

“Liaj haroj bezonas tondigi,”komentis la kato, lavante sian vizagon.

“Vere,”respondis Oncjo, kun nelauta rido pro amuzigo.

“Sed li logas sola en la koro de la arbaro jam de multaj jaroj,”la Magiisto eksplikis;“kaj, kvankam tiu estas barbara lando, ne estas barbiroj tie.”

“Kiu estas la nano?”demandis la kato.

“Tiu ne estas nano, li estas knabo,”respondis la Magiisto.

“Antau nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda car li estas juna. Dum postaj jaroj li grandigos kaj farigos egale alta kiel Oncjo Noncjo.”

“Ho. Cu pro magio?”la vitra besto demandis.

“Jes;sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga ol ciu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin, kaj vivigis vin;kaj gi ne bone faris tion, car vi estas senutila kaj genas min;sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ciam restos same granda —kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato, kun palruga cerbo kaj malmola rubia koro.”

“Neniu povas bedauri pli ol mi ke vi faris min,”asertis la kato, kaurante sur la planko kaj malrapide skuante sian spinvitran voston de ?anko al ?anko. “Via mondo estas tre seninteresa loko. Mi vagis tra viaj gardenoj kaj en la arbaro gis enuigi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min.”

“Estas car mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn ni mem posedas —kaj multe tro bonan por kato,”respondis

D-ro Pipt.

“Do cu vi bonvolos elpreni gin, kaj anstatauigi gin per stoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta vivstato?”demandis la kato, pledante.

“Eble jes. Mi provos, viviginte la Mikscifonan Knabinon,” li diris.

La kato pasis al la benko sur kiu kusis la Mikscifona Knabino kaj rigardis sin atente.

“Cu vi intencas vivigi tiun acajon?”si demandis.

La Magiisto kapjesis.

“Gi estas intencita kiel la servistino de mia edzino,”li diris. “Kiam si vivos si faros niajn laborojn por ni kaj prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu sin, Fusinjo, kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la Mikscifonan Knabinon.”

“Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian cifonerajaron negrave kio okazus.”

“Se ne, okazos pli da kolerajaro ol vi deziros,”kriis

Margolote, kolere.

“Kial vi ne faris sin belaspekta?”demandis la kato. “Vi faris min bela —vere tre bela —kaj mi amas rigardi miajn palrugajn cerberojn ruligadi dum gi funkcias, kaj vidi mian karegan rugan koron batadi.”Si iris al longa spegulo, dirante tion, kaj staris antau gi, rigardante sin tre ?ermaniere. “Sed tiu kompatinda ?ikajo malamos sin, kiam si vivos,”daurigis la kato. “Se mi estus vi, mi uzus sin kiel purigilon, kaj farus alian, pli belan servistinon.”

“Vi havas perversan guston,”riprocis Margolote, kiun tre cagrenis tiu honesta kritiko. “Mi opinias ke la Mikscifona Knabino estas bela, konsiderante el kio si estas farita. Ec la cielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke la cielarko estas belajo.”

La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko.

“Kiel vi volas,”si diris. “Mi nur kompatas la Mikscifonan Knabinon.”

Ojo kaj Oncjo Noncjo dormis tiunokte en la domo de la Magiisto, kaj la knabo volonte restis car li fervore volis vidi la Mikscifonan Knabinon vivigi. La Vitra Kato ankau estis miriga besto lau malgranda Ojo, kiu antau tiam neniam vidis au konis ion magian, kvankam li logis en la Felando

Oz ekde sia naskigo. Fore en la arbaro neniam okazis io nekutima. Oncjo Noncjo, kiu povus esti Rego de la Mangtuloj, se lia popolo ne unuigus kun ciuj aliaj landoj de Oz per agnosko ke Ozma estas ilia sola reganto, retiris sin en tiun forgesitan nicon en la arbaro kun sia beba nevo kaj ili logis tute solaj tie. Se nur la neglektita gardeno ne malsukcesus kreskigi mangajojn por ili, ili ciam logus en la soleca Blua Arbaro;sed nun ili komencis miksigi kun aliaj homoj, kaj la unua loko al kiu ili venis montrigis tiom interesa ke Ojo apenau povis ec dormeti dum la tuta nokto.

Margolote estis bonega kuiristo kaj donis al ili tre bonan matenmangon. Dum ili ciuj okupis sin mangante la bonulino diris:

“Ci tiu estas la lasta mango kiun mi devos kuiri dumlonge, car Dr-o Pipt promesis ke tuj post la matenmango li vivigos mian novan servistinon. Mi lasos sin lavi la matenmangajn telerojn kaj elbrosi kaj senpolvigi la domon.

Kiel senstrecige estos!”

“Certe ja liberigos vin de multa laboraco,”diris la Magiisto. “Flanke, Margolote, mi kredis vidi vin preni iom da cerbajo el la sranko, dum mi okupis min pri la kaldronoj.

Kiajn kvalitojn vi donis al via nova servistino?”

“Nur kiajn bezonas humila servistino,”si respondis. “Mi ne volas ke si sentu sin inda je pli bona vivstato, kiel la Vitra Kato. Tio malkontentigus kaj malfelicigus sin, car kompreneble si devos ciam esti servistino.”

Ojo iom maltrankviligis auskultante tion, kaj la knabo komencis timi ke li misagis kiam li aldonis ciujn tiujn diversajn kvalitojn de cerbajoj al la amaso kiun preparis Margolote por la servisto. Sed estis nun tro malfrue por bedauro, car la cerberajo estis jam sekure enkudrita en la kapo de la Mikscifona Knabino. Li eble konfesus kion li faris kaj tiel ebligus ke Margolote kaj sia edzo sangu la cerbajon, sed li timis kolerigi ilin. Li kredis ke Oncjo vidis lin aldoni al la cerbajo, kaj Oncjo ne diris ec unu vorton kontrauan;sed, tamen, Oncjo neniam diris vorton krom se estis nepre necese.

Tuj kiam la matenmango ?nigis ili ciuj eniris la grandan laborejon de la Magiisto, kie la Vitra Kato kusis antau la spegulo kaj la Mikscifona Knabino kusis malrigide kaj senvive sur la benko.

“Nu, do,”diris D-ro Pipt, viglatone, “ni faros unu el la plej grandaj magiajoj eblaj por homo, ec en ci tiu eksterordinara Lando Oz. En neniu alia lando gi estus ec farebla. Mi opinias ke ni havu iom da muziko dum la Mikscifona Knabino vivigos. Estas place pensi ke la unuaj sonoj audotaj de siaj oraj oreloj estos bongustega muziko.”

Dum li parolis li iris al fonografo, kiu estis ?ksita per srauboj al malgranda tablo, kaj strecis la risorton de la instrumento kaj gustigis la grandan oran kornon.

“La muziko kiun kutime audos mia servistino,”komentis Margolote, “estos miaj ordonoj labori. Sed mi opinias ke ne damagos se si auskultos tiun nevidatan bandon dum si vekigos por unuafoje koni la vivon. Miaj ordonoj superfortos la bandon, poste.”

La fonografo nun ludis vigligan marsmelodion kaj la Magiisto malslosis sian srankon kaj elprenis la oran botelon en kiu estis la Pulvoro de Vivo.

Ili ciuj klinis sin super la benko sur kiu ripozis la Mikscifona Knabino. Oncjo Noncjo kaj Margolote staris malantaue, proksime al la fenestroj, Ojo unu ?anke kaj la Magiisto antaue, kie li havos liberan spacon por suti la pulvoron. Ankau la Vitra Kato proksimigis, volante rigardi la gravan scenon.

“Tute pretaj?”demandis D-ro Pipt.

“Tute pretaj,”respondis lia edzino.

Do la Magiisto klinis sin kaj sutis el la botelo kelkajn grajnojn de la mirinda Pulvoro, kaj ili falis rekte sur la kapon kaj brakojn de la Mikscifona Knabino.