“Tio,”anoncis la Vilulo, “estas plena mango, en kondensita formo. Inventajo de la granda Profesoro Sancel-Insekto, de la Rega Kolegio de Atletiko. Gi enhavas supon, ?sojn, rostitan viandon, salaton, pomajn pastobuletojn, glaciajon kaj cokoladajetojn, kune boligitajn por formi tiun unu objekteton, tiel ke oni povas facile porti gin kaj gluti gin kiam oni malsatas kaj bezonas plenan mangon.”

“Mi volas enan mangon,”diris la Vuzo. “Donu al mi pilolon, mi petas.”

Do la Vilulo donis al la Vuzo pilolon el sia botelo kaj la besto mangis gin tujtuje.

“Vi nun englutis sespartan cefmangon,”deklaris la Vilulo.

“Psa!”diris la Vuzo, nedankeme. “Mi volas gusti ion. Ne donas guon tia mangado.”

“Oni mangu nur por subteni la vivon,”respondis la Vilulo, “kaj tiu pilolo egalas al kilogramo da aliaj mangajoj.”

“Gi ne placas al mi. Mi volas ion maceblan kaj gustumeblan,”grumblis la Vuzo.

“Vi tute eraras, mia povra besto,”diris la Vilulo per kompatema tono. “Pensu pri kiom lacigus viaj makzeloj macante plenan mangon ci tian, se gi ne estus kondensita al la dimensio de malgranda pilolo —kiun vi povas tuje gluti.”

“Mangado ne estas laciga;gi estas bonsentiga,”insistis la Vuzo. “Mi ciam macas la mielabelojn kiam mi kaptas ilin.

Donu al mi iom da pano kaj fromago, Ojo.”

“Ne, ne!Vi jam mangis grandan cefmangon!”protestis la Vilulo.

“Eble,”respondis la Vuzo;“sed mi deziras trompi min per mango de iom da pano kaj fromago. Eble mi ne estas malsata manginte tiujn multajn mangajojn kiujn vi donis al mi, sed mi opinias ci tiun mangaferon persona prefero, kaj mi preferas rekoni tion kio eniras min.”

Ojo donis al la besto kion li volas, sed la Vilulo skuis sian vilan kapon riproce kaj diris ke neniu besto estas tiom obstina kaj malfacile konvinkebla kiel Vuzo.

Tiumomente la sono de pasoj audeblis, kaj supren rigardante ili vidis la vivantan fonografon staranta antau ili.

Sajne gi traspertis multajn aventurojn depost kiam Ojo kaj liaj kamaradoj lastafoje vidis la masinon, car la verniso de gia ligna ujo estis tute makulita kaj fendita kaj gratita tiel ke gi ekhavis malnovan kaj nerespektindan aspekton.

“Ve!”kriis Ojo, rigardegante. “Kio okazis al vi?”

“Ne multo,”respondis la fonografo per malfelica kaj deprimita voco. “Oni jetis su ?cajn objektojn kontrau min, post mia foriro de vi, por stokigi magazenon kaj krome seson da kontoroj.”

“Cu vi estas tiel rompita ke vi ne povas ludi?”demandis Cifoneroj.

“Ne;mi ankorau povas elversi bongustan muzikon. Guste nun mi havas diskon sur mi kiu estas vere superba,”diris la fonografo, plifelicigante.

“Domage,”komentis Ojo. “Ni ne malbonemas kontrau vi kiel masino, sciu;sed kiel muzikilon ni malamas vin.”

“Do kial oni inventis min?”demandis la masino, per tono de indigna protesto.

Necertaj, ili rigardis unu la alian, sed neniu povis respondi tiun perpleksigan demandon. Fine la Vilulo diris:

“Mi deziras audi la fonografon ludi.”

Ojo gemis. “Gis nun ni estis tre felicaj, renkontinte vin, sinjoro,”li diris.

“Mi scias. Sed iom da mizero, kelkfoje, instigas ke ni plialte taksu felicon. Diru al mi, Focjo, kia estas tiu disko, kiu lau vi estas gustumebla?”

“Gi estas populara kanto, sinjoro. En ciuj civilizitaj landoj la ordinara popolo frenezigis pri gi.”

“Gi sovagigas civilizitajn personojn, cu?Do gi estas dangera.”

“Plenegaj de gojo, mi celas diri,”klarigis la fonografo.

“Auskultu. Ci tiu kanto trovigos nekutima delico por vi, mi scias. Gi ricigis la autoron —kiom eblas por autoro. Gi nomigas ‘Mia Lulu. ’”

La fonografo komencis ludi. Serion de strangaj, malglataj sonoj sekvis ci tiuj vortoj, kantitaj tra la nazo de viro kun tre vigla esprimado:

“M’volas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun; M’volas mi-lu-lun, lu-lun, lu-lun, Lu!

M’amas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun, Neni-alia ’mas lu-lun, Lu!”

“Jen —cesigu tion!”kriis la Vilulo, ekstarigante. “Kion vi celas per tia impertinenteco?”

“Gi estas la plej nova populara kanto,”deklaris la fonografo, parolante per pauta voctono.

“Populara kanto?”

“Jes. Kanto kies vortojn la feblamensuloj povas memori kaj kiun la muzikanalfabetoj povas faj ? au kanti. Tio popularigas popularan kanton, kaj la tempo venos kiam gi anstatauos ciujn aliajn kantojn.”

“Tiu tempo ankorau ne venis al ni,”diris la Vilulo severe. “Mi mem estas ia kantisto, kaj mi ne intencas sufokigi per iaj Luluoj kia via karbnigra Lulu. Mi dispecigos vin, Sinjoro Focjo, kaj dissutos viajn pecojn tra la tuta lando, kompleze al la homoj kiujn vi eble renkontus se mi permesus ke vi libere diskuradu. Farinte tiun dolorigan taskon mi —”

Sed antau ol li povis diri pli la fonografo turnis sin kaj kuregis lau la vojo tiel rapide kiel giaj kvar tablokruroj povis porti gin, kaj baldau gi estis tute ne plu videbla.

La Vilulo residigis kaj aspektis bone placita. “Iu alia sparos al mi la penon dispecigi tiun fonografon,”diris li; “car ne estas eble ke tia muzikilo dauros longe en la Lando Oz. Kiam vi estos ripozintaj, amikoj, ni pluiru nian vojon.”

Dum la posttagmezo la veturantoj trovis sin en soleca kaj nelogata parto de la lando. Ec la kampoj ne plu estis kultivitaj kaj la lando komencis simili dezerton. La vojo el ?avaj brikoj aspektis neglektita kaj farigis neglata kaj pli malfacile surmarsebla. Densa vepro kreskis ambau ?anke de la vojo, kaj gigantaj rokoj estis distroveblaj abunde.

Sed tio ne malinstigis Ojon kaj liajn amikojn plu pasadi, kaj ili distris sin per sercoj kaj gaja konversacio. Kiam proksimigis la vespero ili atingis kristalan fonton kiu sprucis el alta roko apud la vojo kaj proksime al tiu fonto staris dezerta kabano. Diris la Vilulo, haltante tie:

“Estos bone ke ni tranoktu ci tie, kie estas sirmejo por niaj kapoj kaj bona akvo trinkebla. Vojo preter ci tie estas tre malbona;ankorau pli malbonan ni devos trapasi;do ni atendu gis la mateno antau ol tra ? gin. ”

Ili konsentis pri tio kaj Ojo trovis iom da brulligno en la kabano kaj ardigis fajron en la kameno. La fajro gojigis Cifonerojn, kiu dancis antau gi antau ol Ojo avertis sin ke si eble ekbrulos. Post tio la Mikscifona Knabino tenis sin su ?ce distance de la lekantaj ?amoj, sed la Vuzo kusigis antau la fajro kvazau granda hundo kaj sajne guis gian varmon.

Kiel vespermangon la Vilulo mangis pilolon, sed Ojo plu mangis siajn panon kaj fromagon kiel la plej kontentigan mangajon. Li ankau donis porcion al la Vuzo.

Kiam senlumigis kaj ili sidis cirkle sur la planko de la kabano, frontante la fajrolumon —car tute ne estis mebloj en la loko —Ojo diris al la Vilulo:

“Bonvolu rakonti al ni.”

“Mi ne estas bona rakontisto,”estis la respondo;“sed mi kantas kvazau birdo.”

“Cu korako au korvo?”demandis la Vitra Kato.

“Kvazau kantobirdo. Mi pruvos tion. Mi kantos kanton kiun mi mem verkis. Diru al neniu ke mi estas poeto, car eble oni volus ke mi verku libron. Ne diru ke mi povas kanti, por ke oni ne volu ke mi faru diskojn por tiu aca fonografo. Ne havas tempon por esti publika bonfarulo, do mi nur kantos al vi ci tiun kanteton por distri vin.”

Ili tre volonte distrigis kaj auskultis interesate dum la Vilulo cantis la cisekvajn versojn lau melodio kiu ne estis malplaca:

“Mi kantos nun Ozlandon, hejmon de mirigaj bestoj Kaj fruktoj, ?oroj, ciaj gloroj kaj de belaj nestoj, La loko de magi’scienca kie ne surprizas

Ke mirigajoj trovas sin konstante kiam krizas.

Nin regas carma knabineto kiun feoj amas, Kun sorca sceptro, kies justaj legofaroj famas; Kaj felicigas la popolon sia koro pura, Dum ciun bezonulon helpas sia vol’ebura.

Kaj jen Princino Doroteo, dolca kiel rozo, Knabino el Kansaso, land’sen feoj lau supozo.

Kaj jen lerta ’Timigil’kun sia korpo pajla, Li diras vortojn sagajn tre per sia menso tajla.

Mi ne forgesu Nocjon Hakan, estas li el stano, Komplezon cian faras li per delikata mano.