La Segcevalo estis preskau egale kurioza kiel sia rajdanto.

Gi estis krude farita, komence, por ke oni segu stipojn sur gin, tiel ke gia korpo estis nelonga stipo, kaj giaj kruroj estis dikaj brancoj ?ksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.

La voston formis malgranda branco kiun oni postlasis sur la stipo, kaj la kapo estis tubera bulo ce unu ?no de la korpo.

Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buso estis tranco hakita en la stipon. Kiam la Segcevalo unue vivigis gi tute ne havis orelojn, do ne povis audi;sed la knabo kiu tiam posedis lin cizis du orelojn el arboselo kaj ?ksis ilin en la kapon, kaj post tio la Segcevalo audis tre klare.

Tiu kurioza ligna cevalo estis multe amata de Princino Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de giaj kruroj per oraj plaketoj, tiel ke la ligno ne trivigos. Gia selo estis el orstofo rice inkrustita per valoraj gemoj. Gi neniam havis rimenojn.

Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi la Mikscifonan Knabinon mirante, dum siavice si gapis lin.

“Vicjo,”li ?ustris, ?anken tirante la Vilulon, “frapgustigu mian formon, amiko!”

Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Cifoneroj sin turnis al Ojo kaj ?ustris:“Rulpremu min, mi petas;mi multe sagigis pro tiom da marsado kaj viroj amas vidi dignan ?guron.”

Si faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis sin tien kaj tien kvazau rulpremilon, gis la katuno plenigis ciujn spacojn en sia mikscifona kovrajo kaj la korpo plene longigis.

Cifoneroj kaj la Birdotimigilo ambau ?nis sian tualeton samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.

“Permesu min, Fraulino Mikscifonajo,”diris la Vilulo, “konigi al vi mian amikon, la Regan Mostan Birdotimigilon de Oz. Birdotimigilo, ci tiu estas Fraulino Cifoneroj Flikajoj; Cifoneroj, ci tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo — Cifoneroj;Cifoneroj —Birdotimigilo.”

Ambau riverencis tre digne.

“Pardonu mian malgentilan gapadon,”diris la Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj okuloj vidis.”

“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem estas tiom bela,”murmuris Cifoneroj, mallevante siajn selkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro, cu vi ne estas iomete bula?”

“Kompreneble vi pravas;estas pro mia pajlo, sciu. Gi kelkfoje buligas, malgrau ciu peno mia glatigi gin. Cu via pajlo neniam buligas?”

“Ho, mi estas plenigita per katuno,”diris Cifoneroj. “Gi neniam buligas, sed gi emas tro pezi kaj sagigi min.”

“Sed katuno estas altagrada plenigajo. Mi povas diri ke gi estas ec pli moda, ec aristokrata, ol pajlo,”diris la Birdotimigilo gentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel eksterordinare bela havas la plej bonan plenigajon haveblan.

Mi —a —a —mi multe gojas renkonti vin, Fraulino Cifoneroj!

Reinterkonigu nin, Vilulo.”

“Unufoje estas su ?ce,”respondis la Vilulo, ridante pro la entuziasmo de sia amiko.

“Do diru al mi kie vi trovis sin, kaj —Ho, kia kurioza kato!El kio vi konsistas —cu gelateno?”

“Pura vitro,”respondis la kato, ?era car si allogis la atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la Mikscifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Cifoneroj ne estas;mi havas palrugan cerbon —oni povas vidi gin funkcii; kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Cifoneroj tute ne havas koron.”

“Nek mi,”diris la Birdotimigilo, premante la manon de Cifoneroj, kvazau por gratuli sin pro tio. “Mi havas amikon, la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke mi su ?ce bone sukcesas sen gi. Kaj tial —Nu, nu!jen ankau malgranda Mangtula knabo. Premu mian manon, kara infano. Kiel vi fartas?”

Ojo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis gin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.

Intertempe la Vuzo proksimigis al la Segcevalo kaj komencis ?ari gin. La Segcevalo malsatis tiun familiarecon kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu orkovrita piedo.

“Akceptu tion, monstro!”gi kriis kolere.

La Vuzo ec ne palpebrumis.

“Certe,”li diris;“mi akceptos cion necesan. Sed ne kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj plene bruligos vin.”

La Segcevalo rulis siajn tuberokulojn ?e kaj denove batis, sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:

“Kian dolcan temperamenton tiu besto havas!Mi konsilas ke vi dishaku gin kaj faru el gi brullignon kaj uzu min kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus defali.”

“Mi kredas ke kauzas la problemon la manko de formala konatigo inter vi,”diris la Birdotimigilo, rigardante tre miroplene la Vuzon, car antau tiam li neniam vidis tiel kuriozan beston. “La Segcevalo estas la plejamata rajdbesto de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li logas en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantau la rega palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas afabla al siaj amikoj. Ciuj homoj de Oz alte respektas la Segcevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman si kelkfoje permesas ke mi rajdu lin —kiel hodiau. Nun vi scias kia grava persono estas la Segcevalo, kaj se iu —eble vi mem —diros al mi vian nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe plezurigos min ripeti ilin al la Segcevalo. Tio estigos reciprokan respekton kaj amikecon.”

La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.

Sed Ojo diris:

“Ci tiu kvadrata besto nomigas la Vuzo, kaj li ne multe gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”

La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.

“Sed,”diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas?

La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin pri graveco.”

Do Ojo rakontis la malfelican historion de la transformigo de Oncjo Noncjo en marmoran statuon, kaj ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la Kurbiginta Magiisto, por fari sorcon kiu revivigos lian onklon. Unu el la necesajoj estas tri haroj el vosto de Vuzo, sed car ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi la Vuzon.

La Birdotimigilo seriozigis dum li auskultis kaj li plurfoje kapneis, kvazau malaprobe.

“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,”li diris. “Tiu Kurbiginta Magiisto malobeas la Legon per sia senpermesa uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos ke li revivigu vian onklon.”

“Jam mi avertis la knabon pri tio,”deklaris la Vilulo.

Je tio Ojo komencis plori. “Mi volas mian Oncjon Noncjon!”li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros tion —cu au ne permesos Ozma!Kial rajtas tiu knabina

Reganto devigi mian Oncjon Noncjon resti statuo por ciam?”

“Ne genu vin pri tio guste nun,”konsilis la Birdotimigilo.

“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos gin petu la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al si la historion kaj mi estas certa ke si helpos vin. Doroteo estas la plej bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki sin via onklo plej certe povos revivigi.”Post tio li turnis sin al la Vuzo kaj diris:“Mi timas ke vi ne estas su ?ce grava por ke mi konatigu vin al la Segcevalo.”

“Mi estas pli bona besto ol li,”respondis la Vuzo, indigne.

“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”

“Cu tio estas vera?”demandis la Birdotimigilo, turnante sin al la Mangtula knabo.

“Jes,”diris Ojo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo ?amigis la barilon.

“Cu vi estas ankau alimaniere lerta?”demandis la Birdotimigilo.

“Mi havas plej teruran mugon —tio estas kelkfoje,”diris la Vuzo dum Cifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed la rido de la Mikscifona Knabino tute forgesigis la Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al si:

“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje placa kunestanto!Ni nepre pli bone interkonatigu, car neniam gis nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron au kun tiel natura, sentrompa mieno.”