Niaj veturantoj preferis provi grimpi tiujn rokojn dum taglumo, kaj ili komprenis ke dum kelka tempo ci tiu estos ilia lasta nokto sur la ebenajo.

Krepuskolumo jam komencigis kiam ili atingis la arbojn, sub kiuj estis la nigraj rondaj objektoj kiujn ili rimarkis el tre for. Dekoj estis dise metitaj kaj Doroteo klinis sin apud unu, kiu estas proksimume same alta kiel si, por pli detale ekzameni gin. Dum si faris tion la supro ekmalfermigis kaj elaperis malhela ulo, kiu sin levis etendigante en la aeron kaj poste faligis sin sur la teron tuj apud la knabineto. Plia kaj plia elsaltis el la ronda, potsimila logejo, dum el ciuj aliaj nigraj objektoj venis saltante pli da uloj —tre similaj al saltludiloj kiam oni malriglas la kestojn —gis plena cento staris kuniginte cirkau nian grupeton da veturantoj.

Doroteo jam trovis ke ili estas homoj, etaj kaj strangaformaj, tamen homoj. Ilia hauto estis malhela kaj ilia hararo staris rekte, kvazau dratoj, kaj estis brile skarlata. Iliaj korpoj estis nekovritaj escepte de hautoj ligitaj cirkau iliaj talioj kaj ili portis braceletojn sur siaj maleoloj kaj pojnoj, kaj kolcenojn, kaj grandajn pendantajn orelringojn.

Toto kauris apud sia mastrino kaj mugis kvazau al li tute ne placas tiuj strangaj uloj. Cifoneroj komencis murmuri ion pri “salte, palte, kalte, bum!”sed neniu atentis sin. Ojo tenis sin tre proksime al la Birdotimigilo kaj la Birdotimigilo tenis sin tre proksime al Doroteo;sed la knabineto turnis sin al la kuriozaj uloj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Ili respondis tiun demandon kune, kiel ia cantanta horo, kaj la vortoj estis ci tiuj:

“Ni estas gajaj Totenhotoj, Kaj al ni ne placas tago; Ni goje festas dum nokto restas; Kure saltas ciu ago.

Eviti sunon, saluti lunon

Ni volas forte, neniam lame; Do ci tie Totenhotoj pie

Atendas lunon, ciam same.

Je ciu fojo plenigas gojo

Kaj ankau petolado nin.

Sed se vi ludos dum ni apudos

Ni ciam bone traktos vin.”

“Salutojn al vi, Totenhotoj,”diris la Birdotimigilo solene.

“Sed ne supozu ke ni ludos kun vi dum la tuta nokto, car ni veturadis dum la tuta tago kaj kelkaj el ni estas tre lacaj.”

“Kaj ni ne povos luti la lunon,”aldonis la Mikscifona Knabino. “Ni ne estas su ?ce altaj.”

Tiujn komentojn salutis lautaj ridoj de la petolemuloj kaj unu kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj mire gi trovis ke estas tre facile cirkausvingadi la pajloplenigiton. Do la Totenhoto levis la Birdotimigilon alte en la aeron kaj jetis lin trans la kapojn de la amaso. Iu kaptis lin kaj rejetis lin, kaj kriante pro gojo ili plu tiel jetadis la Birdotimigilon tien kaj reen, kvazau li estus pilko.

Baldau alia petolulo prenis Cifonerojn kaj komencis jetadi sin sammaniere. Ili trovis sin iom pli peza ol la Birdotimigilo tamen ankorau su ?ce malpeza por jeti sin kvazau sofkusenon, kaj ili multe guis sian ludon gis kiam Doroteo, kolera kaj indigna pro ilia traktado de siaj amikoj, kuris inter la Totenhotojn kaj komencis bati kaj pusi ilin gis si savis la Birdotimigilon kaj la Mikscifonan Knabinon kaj tenis ilin proksime al si, unu ce ciu ?anko. Eble si ne tiel facile sukcesus venki la petolulojn se Toto ne helpus, bojante kaj mordante cele iliajn nekovritajn krurojn gis ili volonte fugis de lia atako. Rilate al Ojo, kelkaj el la uloj provis jeti ankau lin, sed trovinte lian korpon tro peza ili surteren jetis lin kaj vico de la petoluloj sidis sur li kaj tenis lin por ke li ne helpu la bataladon de Doroteo.

La malgrandajn brunulojn multe surprizis la atako farata de la knabino kaj la hundo, kaj unu-du kiuj estis plej forte frapitaj komencis plori. Post tio ili subite kriis, ciuj kune, kaj ekmalaperis en siajn diversajn domojn, kies suproj fermigis per aro da klakoj kiuj sonis kiel aro da eksplodantaj piroteknikajoj.

La aventurantoj nun trovis sin solaj, kaj Doroteo demandis maltrankvile:

“Cu iu estas vundita?”

“Ne mi,”respondis la Birdotimigilo. “Ili bone skuis mian pajlon kaj eligis la bulojn. Mia stato estas nun grandioza kaj mi vere dankas la Totenhotojn pro ilia afabla traktado de mi.”

“Mi iom same sentas,”diris Cifoneroj. “Mia katuna plenigajo multe sagis dum la tago da marsado kaj ili disskuis gin tiel ke mi nun sentas min dika kiel kolbaso. Sed la ludado estis iom malmilda kaj gi jam tute ne plu placis al mi, kiam vi intervenis.”

“Ses el ili sidis sur mi,”diris Ojo, “sed car ili estas tre malgrandaj ili ne multe dolorigis min.”

Guste tiam la tegmento de la domo antau ili malfermigis kaj Totenhoto eletendis sian kapon, tre zorge, kaj rigardis la fremdulojn.

“Cu vi ne povas elteni sercon?”li demandis, riproce;“cu vi tute ne havas kapablon amuzigi?”

“Se mi havus tian kvaliton,”respondis la Birdotimigilo, “via popolo jam delonge estus elbatinta gin. Sed mi ne gardas malamon. Mi pardonas vin.”

“Ankau mi,”aldonis Cifoneroj. “Tio estas, se vi bone kondutos de nun.”

“Ni nur iom forte ludis, nenio pli,”diris la Totenhoto.

“Sed la demando ne estas cu ni bone kondutos, sed cu vi bone kondutos. Ni ne povos resti enfermitaj dum la tuta nokto, car jen nia ludotempo;nek ni volas eliri kaj esti macataj de sovaga besto au batataj de kolera knabino. Tiu batado ege dolorigas;kelkaj el miaj parencoj ploras pro gi.

Do jen nia propono: vi lasu nin netusataj kaj ni lasos vin netusataj.”

“Vi komencis,”deklaris Doroteo.

“Nu, vi ?nis, do ni ne kverelu pri la afero. Cu ni povos reeliri?Au cu vi restas kruela kaj batema?”

“Ni kompromisu,”diris Doroteo. “Ni ciuj estas lacaj kaj volas dormi gis la mateno. Se vi permesos nin eniri vian domon, kaj resti tie gis la tagigo, vi povos ludi ekstere lauvole.”

“Konsentite!”kriis la Totenhoto fervore, kaj li faris kuriozan fajfosonon kiu saltigis lian popolon el iliaj domoj ciu ?anke. Kiam la domo antau ili estis vaka, Doroteo kaj

Ojo klinis sin super la truon kaj enrigardis, sed povis vidi nenion car estis tro senlume. Sed se la Totenhotoj dormis tie dum la tuta tago la infanoj opiniis ke ili povos dormi tie dum la nokto, do Ojo subeniris kaj trovis ke la planko ne estas tre profunda.

“Mola kuseno kovras la tutan plankon,”diris li. “Envenu.”

Doroteo transdonis Toton al la knabo kaj poste mem engrimpis. Post si venis Cifoneroj kaj la Birdotimigilo, kiuj ne volis dormi sed kiuj preferis resti for de la petolemaj Totenhotoj.

Sajne ne estis mebloj en la ronda logejo, sed molaj kusenoj estis dismetitaj sur la planko kaj ili trovis ke tiuj estas tre komfortaj litoj. Ili ne fermis la truon en la tegmento sed lasis gin malfermita por ke envenu aero. Ankau envenis la krioj kaj sencesa ridado de la petolemaj Totenhotoj ludantaj ekstere, sed Doroteo kaj Ojo, lacaj pro sia veturo, baldau profunde dormis.

Tamen Toto tenis unu okulon malfermita kaj faris nelautajn minacajn mugojn kiam ajn la bruo farata de la uloj ekstere farigis tro gena;kaj la Birdotimigilo kaj la Mikscifona Knabino sidis apogate de la muro kaj konversaciis ?ustre dum la tuta nokto. Neniu genis la veturantojn gis la tagigo, kiam ensaltis la Totenhoto kiu posedas la logejon kaj petis ilin eliri el lia domo.